Priskribo

Enkonduke pri la novtipa ekzamensistemo

La ekzameno pritaksas la nivelon de la kvar bazaj lingvokapabloj. Dum la parola ekzameno estas pritaksataj la parolkapablo kaj la aŭda kompreno, dum la skriba la skribkapablo kaj la lega kompreno; krome apartenas al tiu parto taskoj, kiuj produktive pritaksas gramatikajn konojn. Ĝi estas unulingva ekzameno, do ĝi ne taksas la kapablon pri perado/tradukado.

La ekzameno estas proponata je kvar niveloj de la Komuna Eŭropa Referenckadro:  B1, B2 ,C1 kaj C2. La parola ekzameno kaj la skriba kune rezultas la kompleksan ekzamenon, sed ili plenumeblas aparte. La sukceslimo en ambaŭ tipoj kaj je ĉiu nivelo estas 60%.

La ekzamena rezulto estas pritaksata laŭ la sekvaj kriterioj:

En la parola parto:

  • la komunik-kapablo de la kandidato, taŭga reago, konoj pri la temo;
  • leksika riĉeco kaj laŭsituacia uzo de la vort-trezoro;
  • lingva ĝusteco
  • aŭda kompreno (en konversacio kaj aparte laŭ sonregistraĵo).

En la skriba parto:

  • lingva ĝusteco;
  • en la skriba sinesprimo;
  • verkado laŭ la komunika celo kaj ĝenraj postuloj de la tasko (ekz. letero);
  • enhava riĉeco;
  • enhava kaj lingva kohereco;
  • leksika riĉeco kaj taŭgeco;
  • lingva ĝusteco;
  • tuteca kaj detala kompreno de legita teksto.

La subaj tabeloj prezentas laŭnivele la taskotipojn kaj la daŭron de la ekzamenaj partoj, kune kun la sistemo de poentado.

Taskotipoj - poentumado: B1-nivelo;  B2-nivelo; C1-niveloC2-nivelo.

Temaro de la skriba kaj parola ekzamenoj

La temoj de la parola kaj skriba ekzamenoj sekvas realajn vivsituaciojn, ja oni uzas la lingvon ĉiam – kaj parole, kaj skribe – en iu konkreta komunika situacio. Dum la ekzameno estas taksata – krom la laŭtema leksiko kaj lingva ĝusteco – ankaŭ la komunika taŭgeco de la lingvouzo. Dum la parola ekzameno la traktado de la temoj okazas en komunikaj situacioj, temas pri informŝanĝoj. Ene de la temoj la kandidato devos akiri informojn, t.e. starigi demandojn kaj laŭ la respondoj kompreni la informojn, kiujn li/ŝi bezonis. Same li/ŝi devas kompreni la demandojn de la ekzamenanto-partnero; se li/ŝi ne komprenas ion el la demando aŭ respondo, li/ŝi devas elturniĝi per precizigaj demandoj. Sur pli alta nivelo la ekzamenato devas esprimi sian opinion (B2), raporti pri ies opinio kaj argumenti koncerne ankaŭ abstraktajn temojn (C1).

La subaj listoj estas helpiloj por prepariĝi por la ekzameno, sed ili ne estas preciza kolekto de ĉiuj ekzamenaĵoj: en la ekzamenaj situacioj oni povas tuŝi subtemojn, kiuj ligiĝas al tiu temaro, sed ne estas konkrete nomataj.

Elŝuteblaj temaroj kaj tabeloj pri la lingvokonaj postuloj por: B1-nivelo; B2-nivelo; C1-nivelo.

La temaro de la nivelo B2 enhavas la temojn de B1 kaj tiu de C1 la temaron de la antaŭaj du niveloj. La C2-temaro baziĝas je C1, sed ĉiu temo estos traktata je pli profunda kaj specifaj vidpunktoj. 

Esperanto de nivelo al nivelo  elŝuteblas ĉi tie. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.