Atestilo
Klarigoj pri la novaj KER-atestiloj kaj pri iliaj mendebloj
La novajn atestilojn povas mendi nur tiuj, kiuj trapasis KER-ekzamenon en 2022. La libroformaj atestiloj pretiĝas en du lingvoj. Dekstraflanke ĉiu ekzemplero havas esperantlingvan tekston kun ĉiuj informoj, kaj la maldekstra flanko povas havi nacilingvan tradukon en unu el la sekvaj lingvoj: angla (brita aŭ usona), ĉina, finna, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, korea, kroata, pola, portugala, rusa kaj slovena. (Ni pretas produkti atestilojn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed tiuokaze bv. helpi traduki aŭ proponi tradukhelpon.) La unulingvaj atestiloj en la maldekstra flanko ne havas tekston, sed jes ja havas fonan dezajnon. La atestiloj de la C2-sukcesintoj havas la subskribon ankaŭ de reprezentanto de la Akademio de Esperanto. Prezoj de la atestiloj: laŭplane la atestilojn oni povas mendi kaj pagi aliĝante al la ekzamenoj, en la sama formularo kontraŭ pliaj 8 eŭroj. Tial la ekzamenkotizoj jam dekomence estas en du formoj: sen aŭ kun la atestilo. Eblos mendi la dokumenton ankaŭ post la ekzameno, sed tiam la prezo estos pli alta (10 eŭroj) por kovri la plusajn administrajn kaj bankajn kostojn. | ![]() |
KER-Ekzamena Centro (KER-EC) klopodas plifaciligi la pagojn kaj la sendadon de la atestiloj, envolvante landajn asociojn kaj lokajn reprezentantojn en tiuj landoj, kie troviĝis pli ol 8-10 kandidatoj. ![]() ![]()
Mendebloj: por mendi atestilon necesas plenigi la koncernan formularon, respondante precize al la tieaj demandoj. La menditajn atestilojn eblas ricevi poŝte aŭ persone dum la kongreso en Torino. Kiel pagi? Neniel pagu tuj post la mendo! Post la plenigo de la formularo atendu, ke KER-EC konfirmu vian mendon kaj trovu la plej oportunan solvon por plenumi vian deziron. Ni indikos la pageblon (ĉu UEA-konton, ĉu enlandan kolektejon, ĉu uzon de PayPal aŭ de bankokarto ktp.) kaj vidante ĉiujn mendojn eventuale povos trovi por vi avantaĝan sendadon. Kiel ajn: atestilojn necesas mendi ĝis la 28a de februaro. La poste menditaj atestiloj jam kostos po 10 eŭrojn. Jen la mendilo | Klaku al la tabelo por vidi en granda formato.
|