Horaro en 2026

UEA-KER-ekzamenoj
KER-ekzamenoj dum la 111-a Universala Kongreso
Informoj, horaro kaj aliĝo al la ĉeestaj ekzamenoj je la niveloj B1, B2 kaj C1 en Graz, Aŭstrio.
Vendredo, la 7-a de aŭgusto 2026
Aliĝo al la ekzamenoj

Eblas aliĝi al skriba, parola aŭ kompleksa ekzameno je la niveloj B1, B2 kaj C1.

Aliĝlimdato: la 3-a de aŭgusto 2026 je noktomezo.

Post la aliĝo atendu la fakturon de UEA. Pagu la ekzamenkotizon nur laŭ la instrukcioj en la fakturo.

Preparsesio dum Kleriga Lundo
Lunde, la 3-an de aŭgusto, je la 9-a horo

Venu al la preparsesio por ricevi praktikajn informojn pri la ekzamenoj, la taskotipoj kaj la ekzamenproceduro.

Horaro de la komunaj ekzamenpartoj

Vendredo, la 7-a de aŭgusto 2026 — loka tempo en Graz, UTC+2

Antaŭtagmeze: aŭskultkomprenaj testoj
Horo Ekzamenparto Formo
10:00–10:45 C1 aŭskulta Papera
11:00–11:45 B2 aŭskulta Papera
12:00–12:45 B1 aŭskulta Papera
Posttagmeze: skribaj ekzamenpartoj
Horo Ekzamenparto Formo
13:00–15:00 B1 skriba Papera
13:00–16:00 B2 skriba Papera
13:00–17:15 C1 skriba Papera
La aŭskultkomprenaj testoj estas parto de la parola aŭ kompleksa ekzameno. Ĉiuj ekzamenoj okazos papere kaj ĉeeste.
Individuaj parolintervjuoj

Tempon por individua intervjuo devas rezervi tiuj, kiuj aliĝis al kompleksa ekzameno aŭ nur al la parola parto.

Antaŭ ol rezervi, kontrolu la supran horaron kaj elektu intervjutempon, kiu ne koincidas kun via aŭskulta aŭ skriba ekzameno.
Nivelo Horo Kiuj povas rezervi?
B1 10:00–11:00 Kompleksa B1 aŭ parola B2 aŭ C1
C1 11:00–12:00 Kompleksa C1 aŭ parola B1 aŭ C1
Nur parola 13:30–14:30 Nur parola ekzameno je la niveloj B1, B2 aŭ C1
B1 15:00–16:00 Kompleksa aŭ parola B1; aŭ parola B2 aŭ C1
B2 16:00–17:00 Kompleksa aŭ parola B1 aŭ B2; aŭ parola C1
B1, B2, C1 17:00–18:00 Kompleksa aŭ parola ekzameno je iu el la tri niveloj

La ligilo malfermas la rektan rezervilon en Google Agendo.

Ĉu vi havas demandon pri la ekzameno?
Skribu al ker-ekzamenoj@edukado.net .

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.