Novaĵoj
KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? - panel-diskuto
Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-13 09:55:16
Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “ KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? ”.
Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto.
Nicola Ruggiero , sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain...
ILEI alvokas
Kategorio: Movado; Dato: 2021-02-07 20:13:38
2021 estas ĉe ILEI elektojaro. La nuna Estraro nombras sep membrojn. Ĝis nun almenaŭ tri estraranoj retiriĝas, ne kandidatiĝas por plua trijara mandato. Do la Elekta Komisiono devas trovi novajn membrojn por la gvida instanco de la Ligo.
La elektoj okazos rete kadre de la 54-a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7-an de aŭgusto 2021.
Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete sabate...
Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-01-30 14:30:56
La 15an de januaro ni lanĉis la duan turnon de nia populara RISKO-ludo.
La unua turno funkciis ekde aprilo 2013 ĝis la lasta tago de la jaro 2020. Entute ludis 1138 personoj el 72 landoj pluraj el ili ĉiun sinsekvan tagon dum 1400 tagoj en preskaŭ 5 jaroj. La ĉirkaŭ 1600 demandoj (en tri kategorioj) estis luditaj 369 638-fojojn. Por aliaj detaloj vidu la statistikan paĝon .
Ekzistas nur 8 demandoj al kiuj venis 100-procente perfektaj respondoj. El ili 7 apartenas al la kategorio...
Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-30 13:36:32
Mi havas por vi malbonan kaj bonan novaĵojn.
La 31a de decembro estos la lasta ludtago de RISKO. Post unu tago ni fermos la ludon. La paŝon ni faras por revigligi la ludon kaj ebligi al ĉiuj, kiuj jam atingis la maksimuman limon ludi, reveni al la ludo plenrajte.
Ferminte RISKON ni konservos la statistikaĵojn kaj kreos paĝon...
Novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-12 21:05:47
Okaze de la 19a datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la ok kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Klakante al la unuopaj fotoj vi povas legi la vivresumojn kaj mem ekkoni la personojn kaj ilian agadon. Viaj komentoj, gratulovortoj kaj bondeziroj estas bonvenaj.
Nia redakcio kore gratulas la premiitojn kaj dankas ilin pro ilia valora kaj pormovada laboro.
Bonan sanon kaj pluan aktivan...