Novaĵoj

Hodiaŭ finiĝis VEKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 18:40:29

 Hodiaŭ finiĝos VEKI,  la Virtuala Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Dum la semajno okazis multaj interesaj prelegoj, prezentaĵoj, podiaj diskutoj kaj funkciis liberaj babilejoj kun proponataj temoj. La partoprenantoj povis ĝui plurajn koncertojn, kuiri kune, eĉ jogumi, por refreŝigi la korpon, kiu kelkfoje dum longaj horoj estis glufiksita antaŭ la komputilo.  La programhoraro trateksis la tutan tagnokton, sed ĉiu povas, eĉ mistrafinte la vivan elsendon, spekti la registritajn programojn. Pluraj el ili aperos ankaŭ postkongrese kaj spekteblos en la reto ankaŭ al tiuj, kiuj ne aliĝis al...

Legi pli...

Nova PIV rete kaj papere

Kategorio: Movado; Dato: 2020-07-31 09:28:40

Tre freŝa kaj bonega novaĵo. Klaku al la suba bildo por aliri la paĝon de Bertilo.   Ni kore gratulas kaj dankas Bertilon.  Jen ankaŭ interesa filmita prelego de Bertilo pri la vortaro.  

Legi pli...

Duolingo nun ankaŭ por franclingvanoj

Kategorio: Movado; Dato: 2020-07-25 18:19:24

Novaĵo transprenita el Libera Folio.                                Legu pli ĉe Libera Folio. 

Legi pli...

Aliĝu al la virtuala ILEI-konferenco nun

Kategorio: Movado; Dato: 2020-07-07 12:11:47

                        La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI 2020 , VEKI, okazos inter la 25-a kaj la 31-a de julio 2020.  La konferenca temo estas Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj . La programo...

Legi pli...

Rekorda monato en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-30 23:11:06

Ni kun ĝojo anoncas al ĉiuj membroj de edukado.net ke en nia programo Ekparolu! ni ĵus finis rekordan monaton. Nia ĉi-monata sesio-nombro estis 110, kiu ne nur pli altas ol en kiu ajn monato ĝis nun, sed signife superas la antaŭan rekordon. En la lastaj tri monatoj kreskas la okazigitaj sesioj, kaj la nunaj  110 sesioj kompare al 96 en marto 2017 estas vere esperigaj.. La nunajn 110 sesiojn donis 25 geonkloj, el inter kiuj  Paweł Fischer-Kotowski  , kiu instruis 16 fojojn ĉi-monate.  Al kio ŝuldiĝas tiu kresko nun? Estas kelkaj kialoj....

Legi pli...

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.