Novaĵoj

Rezultoj kaj venkintoj de RISKO en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-07 21:28:24

              La jaro 2019 estis la 7a ludjaro de RISKO. Pro la reguloj, laŭ kiuj post 1000 ludtagoj oni povas pluludi nur kontraŭ donaco aŭ laboro por edukado.net, kaj post 1400 ludtagoj oni ne plu rajtas ludi, signife malkreskis la nombro de niaj ludantoj. En 2019 sume ludis 760 personoj, venis al la ludo nur 48 novaj riskemuloj kiuj...

Legi pli...

KER-ekzamenoj en 2020 kaj 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-03 23:09:36

Ni anoncas al vi, ke ni decidis la daton de la 9a Tutmonda Ekzamentago en 2020.  Ĝi okazos la 20-an de junio Jam  eblas peti sesion ĉe la paĝaro de organizantoj.  Bonvolu unue bone legi la kondiĉojn. Okaze de demandoj ne hezitu turni vin al Katalin Kovats . Resume pri la jaro 2019 ni publikigas nun la sekvajn statistikaĵojn.  2019 estis laŭkalendare la dek-dua ekzamenjaro...

Legi pli...

Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-21 15:50:07

    Intensa Esperanto-preparkurso por la Universala Kongreso de Esperanto. Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto : Parolu Esperanton en du tagoj! Kiam? Vendredon, la 31-an de julio, kaj sabaton, la 1-an de aŭgusto. La Universala Kongreso de Esperanto komenciĝos vespere la 1-an de aŭgusto kaj finiĝos tagmeze la 8-an de aŭgusto. Pli ol 60 landoj estos reprezentataj en la kongreso. Partoprenantoj interkomunikiĝos pere...

Legi pli...

UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-15 15:16:43

    La lasta numero de la UNESKO KURIERO 2019 enhavas multajn interesajn artikolojn pri instruado, edukado, lernejoj kaj instruista laboro.  Krom en la lingvoj angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa ĝi legeblas ankaŭ en ESPERANTO.  Ni konsilas al vi legi la bele ilustritan 45-paĝan revuon.  Ĝin vi povas atingi klakante al la apuda bildo.  ...

Legi pli...

Edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-15 13:52:52

Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, nia redakcio deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon.  En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo", kies konsekvenco estas, ke necesas forta modernigo, kiu devos okazi en la sekva jaro.  Se vi deziras kontribui kaj helpi nin kiel eble plej bone moderniĝi bv. viziti la  Subtenpaĝon .  Korajn antaŭdankojn kaj...

Legi pli...

1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.