Novaĵoj

Forpasis Andrzej Pettyn

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-24 13:07:07

  

Kun granda malĝojo ni informas la membrojn de edukado.net ke

la 23an de aprilo 2021 en la pola urbo Milanówek, post longa malsano forpasis konata esperantisto, plurjardeka kunlaborinto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj aŭtoro de plurdekoj da Esperanto-lerniloj 

Andrzej Pettyn (1938-2021) .

 Prezenton de lia vivo vi povas legi en nia Panteono kie ni bonvenigas ankaŭ viajn memoraĵojn pri li. 

Sincerajn kondolencojn al la edzino Hanna, familianoj, kolegoj kaj samideanoj dise en la mondo. 

Foto: http://milanowek.home.pl

Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro Al la listo Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.