Novaĵoj

Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-07-24 17:37:03

Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo.

La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto.
Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu maksimume cent vortojn.
Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al la adreso mirejo.mireille(ĉe)gmail.com

Ni kore antaŭdankas vin pro via valora kontribuo.

Nome de eta grupo de esploristoj: Mireille Grosjean

 

 
     
Interlingvistikaj Studoj de UAM en nova formo Al la listo Prezento de la nova ekzamennivelo C2

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.