Novaĵoj

Novembro: RETA KER-ekzameno je nivelo C2

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-04 15:50:33

En 2022 la KER-ekzamena Centro de UEA lanĉis la ekzamensistemon je la plej alta nivelo de la ekzamensistemo, ellaborita laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. (KER). Pri la ellaborado de la postuloj kaj testotipoj de tiu C2-nivelo aparta teamo de fakuloj laboris dum pli ol unu jaro. Spertaj esperantistoj kaj lingvistoj testis la unuan provserion kaj KER-EC, helpe de speciala KER-laborgrupo de la Akademio de Esperanto, ellaboris somere la unuan veran teston, kiun ni uzis en ĉeesta, papera ekzameno dum UK en Montrealo. 

Responde al la intereso de la esperantistaro KER-EC pretigos novan testserion, laŭ kiu

eblos ekzameniĝi RETE.

La ĉefaj ekzamentagoj estos la 26a kaj 27a de novembro.

La individuajn parolajn partojn ni okazigos en la proksimaj datoj de tiu semajnfino. 

Al la ekzameno de tiu nivelo aliĝis jam pli ol 20 personoj!  (La nuna situacio videblas ĉi tie.)

Ĉu ankaŭ vi ŝatus trapasi la ekzamenon je tiu nivelo? 

Por via informo jen specimenoj kun solvojhttps://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj

Aliĝilo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Informoj pri la kondiĉoj ekzameniĝi rete: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor

Surloke kaj distance, serioze kaj amike (interlingvistika sesio de AMU 17-23.09.22) Al la listo ORGANIZU ĉe vi sesion dum la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.