Novaĵoj

Rekorda nombro de sesioj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-01-13 00:24:32

Ekparolu! estis la programo kaj agado en 2021 pri kiu edukado.net pleje povis fieri.  Ne nur pro tio, ĉar ni atingis rekordan nombron de okazigitaj sesioj (893), sed ankaŭ ĉar aliĝis al la teamo 10 novaj geonkloj, kiuj donis pli da fortoj kaj vario. Ĝojigis nin ankaŭ tio, ke pluraj genevoj petis pli kaj pli da novaj sesio-pakaĵoj de 10 renkontiĝoj. En la pasinta jaro ni sukcesis realigi ankaŭ plibonigon de la reta sistemo, nome ebligi, ke ĉe la mendoj de sesioj la genevoj povu elekti pri kiu temo ili ŝatus havi helpon, eĉ per propraj vortoj pliprecizigi siajn dezirojn.


En la nomo de ĉiuj genevoj mi kore dankas la kunlaborintajn geonklojn, el kiuj ĉi-sube vi vidas la plej aktivajn.

 

Speciala danko iru al Pawel Fischer Kotowski (onklo Fiskot) kiu en 2021 atingis duoblan rekordon, nome li estas tiu, kiu ĝis nun donis la plej multajn sesiojn 275, kaj ankaŭ en 2021 estis la plej diligenta onklo kun 100 sesioj. Dankon al Pawel ankaŭ pro la plurfoja helpo dum la grupaj Ekparolu!-lecionoj, kie li multe helpis en la aranĝo.
Krom li estas ankoraŭ kvar geonkloj, kiuj superis per siaj sesioj la nombron 200: onklino vaikuku, Vida Kulikauskiene el Litovio (272), anjo, Anna Bartek el Hungario (264), Saliko - Peter Weide el Danio (212) kaj Mireksoteria - Miroslav Vanĉo  el Slovakio (203).

Ankaŭ en 2022 ni esperas multajn interesajn sesiojn, bonvenigas novajn geonklojn kaj novajn genevojn kaj okazigos kelkfoje komunajn grupajn renkontiĝojn. Nia espero estas, ke ene de nia Facebook-grupo estos pli da aktivaĵoj, pli da babiladoj kaj rakontoj, ĉar tiun spacon uzas plej ofte nur la genevoj. 

Ni kreis specialan paĝon por honori niajn geonklojn. 

Se la genevoj aŭ legantoj de tiu ĉi raporto ŝatus subteni la programon kaj helpi premii per libroj la plej aktivajn geonklojn de la pasinta jaro, eblas sendi donacon kun la indiko Ekparolu! pere de la subtenpaĝo.

INTERNACIA TAGO DE EDUKADO Al la listo KER-ekzamenoj eniras novan fazon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.