Novaĵoj

Forpasis Claude Nourmont

Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-25 23:15:01

 Kun granda malfeliĉo ni informas vin pri la hodiaŭa forpaso de Claude Nourmont, grava movada aktivistino, kiun ni multaj konis, fruktojn de kies agado multaj el ni ĝuis aŭ profitis. 

Antaŭ kvin jaroj, kiam mi invitis ŝin kompili sian propran vivresumon, ŝi plendis, ke malfacilas ĉion memori, malfacilas ĉion mallonge resumi. Kiam ni nun legas la prezenton en nia Panteono, ni komprenos, ke ŝi vere multege faris, laboris por ni. Se vi ne konis ŝin, bonvolu nepre legi pri ŝia vivo, se vi konis ŝin, ankaŭ tiam vidu, en kiuj agadoj, en kiuj lokoj vi havis la bonŝancon kunlabori aŭ ĉeesti kun ŝi. 

Antaŭ du semajnoj ŝi ankoraŭ korespondis kun mi kaj Sylvain pri la programo de Kleriga Lundo dum UK en Montrealo, kiun ŝi klopodis prepari, kvankam havis dubon pri sia aktiva reĝisorado de la evento. 

Claude estu modelo por ni pri sindediĉo kaj sindonemo, senlacaj laboregoj por la movado. 

Ripozu, Claude en paco, kaj brakumojn kaj kondolencojn al ŝia edzo kaj ĉiama akompananto, Brian Moon. 

Katalin Kovats, redaktoro 

Vi ĉiuj estas bonvenaj dividi viajn memoraĵojn kaj pensojn pri Claude sub ŝia sinprezento en la Panteono.

La mortanonco estas elŝutebla ĉi tie.

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio? Al la listo Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.