Novaĵoj

Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-15 18:00:25

 

La interlingvistika grupo kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022).  Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn. La semestro daŭris 4 plenajn tagojn kun tage po dek lecionoj. Aldoniĝis antaŭ kaj post la semestrotagoj sume 6 aliaj tagoj kiam la 33 studentoj en kvaropaj grupoj aŭ individue ekzameniĝis pri kvar studobjektoj. Danke al la bonega organizado de Katalin Kováts (Edukado,net) kaj la zoom-kunvenoj kaj la ekzamenoj 132 ekzamenokazoj disvolviĝis senprobleme en bona etoso.

Dum la semestra programo en la fokuso estis kvar studobjektoj, pri kiuj la studentoj devos pretigi eseojn kaj ekzameniĝi en septembro.

Vĕra Barandovská-Frank gvidis kurson pri interlingvistiko (en la malvasta senco pri planlingvistiko kaj lingvoplanado), surbaze de sia lernolibro Interlingvistiko – frukto de 20-jara instruado kadre de la Interlingvistikaj Studoj (la libro el 2020 estas elŝutebla el la retejo de la Studoj). Al ŝia kurso kontribuis ankaŭ Ida Stria, kiu estas eksstudentino de la studoj, kaj doktoriĝis pri interlingvistiko en UAM. 

Tomasz Chmielik (produktema tradukisto kaj eldonisto) ĉi-foje prezentis la aŭtorojn kaj verkojn de la  dua periodo de Esperanto-literaturo.

Michael Farris (UAM) klarigis la bazajn nociojn kaj diversecon de morfologio kaj sintakso per multaj ekzemploj kaj kun kontribuo de la partoprenantoj.

Ilona Koutny, la gvidantino de la Interlingvistikaj Studoj, traktis tiklajn demandojn (kiel ekz. radikkarakterojn) de Esperanta morfologio

La sekva intersesia programo okazos  la 26-27an de marto kaj 15-16an de majo.  

 

 

(Raportis: Ilona Koutny)

Forpasis Claude Nourmont Al la listo INTERNACIA TAGO DE EDUKADO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.