Novaĵoj

Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-01-30 14:30:56

La 15an de januaro ni lanĉis la duan turnon de nia populara RISKO-ludo. 

La unua turno funkciis  ekde aprilo 2013 ĝis la lasta tago de la jaro 2020. Entute ludis 1138 personoj el 72 landoj pluraj el ili ĉiun sinsekvan tagon dum 1400 tagoj en preskaŭ 5 jaroj. La ĉirkaŭ 1600 demandoj (en tri kategorioj) estis luditaj 369 638-fojojn. Por aliaj detaloj vidu la statistikan paĝon

Ekzistas nur 8 demandoj al kiuj venis 100-procente perfektaj respondoj. El ili 7 apartenas al la kategorio 'lingvo', kaj unu al la temo 'kulturo'. 

La demandojn ĝis nun kompilis Katalin Kovats kaj Mogens Rude Andersen, kiu pro sanproblemoj devis retiriĝi de tiu tasko. Ekde januaro 2021 la redaktoron helpos per demandoj (kaj tiel ne plu rajtos ludi en la nova turno) Paweł Fischer-Kotowski, la plej sukcesa ludinto en 2020 laŭ la monataj venkoj. Kompreneble ni daŭre akceptas demandojn ankaŭ de la legantoj kaj ludantoj. 


En 2016 ni limigis la ludtagojn je 1000 kaj la atingintoj de tiu limo devis ripozi. Tiuj, kiuj iel helpis la paĝaron per kontribuoj, kunlaboroj aŭ per donaco rajtis ludi ĝis 1400 tagoj. Ĉar multaj el la devige ripozantaj deziris reludi, ĉi-jare ni decidis relanĉi la ludon, do, ĉiu rajtas denove partopreni kaj ekludi de nulo. 

Por stimuli la ludantojn ni denove premias la monatajn venkintojn, sed sendas la donacojn nur unufoje jare, tuj post la paso de kompleta jaro. Tiel ni faros ankaŭ nun por premii la pasintjarajn ludintojn, kiuj povas elekti librodonacojn el la premio-paĝo kaj kiujn ni kore gratulas. 

 

La monato januaro de 2021 ne estis plena, sed post du tagoj, la 1an de februaro vi ĉiuj povos komenci plenan ludon.

Sukceson deziras al vi la RISKO-teamo: Katalin kaj Paweł

ILEI alvokas Al la listo Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.