Novaĵoj

Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-17 19:31:43


Ni ĝoje anoncas, ke aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL):

1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020)

2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto / Międzykulturowa rola esperanta (2021)

Ili estas troveblaj kaj elŝuteblaj en la retejo de la Eldonejo RYS (https://wydawnictworys.com) ĉe Novaĵoj https://wydawnictworys.com/category/nowosci

Post kiam vi trovis la koncernan libron, sube de la pollingva prezento vi trovas PDF-dokumentojn. La pli peza estas la libro, la malpli peza la mallonga prezento. 


 

 

Kelkaj prelegoj de la simpozio rigardeblas en la Youtube-kanalo de la simpozio https://www.youtube.com/playlist?list=PLGDNhxSrlMB-_AHJnJumSq9k7Vvnf93Uf

Gratulojn al la redaktintoj:

Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris redaktintoj


 

 

 

 

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro Al la listo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? - panel-diskuto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.