Novaĵoj

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-31 19:42:59

http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html

 

 

 

 

 

 

La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Ida Stria, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov kaj Humphrey Tonkin.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj poste kun Edukado.net.

La semestroj startos per 4-tagaj intensaj sesioj kun kvar studobjektoj (al ili aldoniĝos poste la ekzamenoj). Dum la semestro okazos ankoraŭ po du semajnfinaj sesioj. Laŭ la planoj nur la septembraj sesioj estos surloke, la aliaj sesioj estos virtualaj. La unua sesio en septembro 2021 dependos de la virusa situacio. La dua semestro komenciĝos en februaro. La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj (kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj) kaj parte per reta platformo. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kiu valoras 120 ECTS.

Partoprenontoj el la tuta mondo povas aliĝi ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 por la studjaro 2021/2022. La unua sesio okazos inter la 21-a kaj la 25-a de septembro, 2021. La sekvaj semajnfinaj sesioj fine de oktobro kaj komence de decembro.
Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto (min. B2). Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston komence de la unua sesio.
Kotizo por unu semestro: 1800 PLN (ĉ. 400 EUR por ĉiuj), en motivita kazo eblos peti redukton.
Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj danke al ESF (Esperantic Studies Foundation).
Pluaj informoj kaj aliĝilo: interlin@amu.edu.pl

Filma prezento de la studoj el 2017

Amuzaj raportfilmoj de 6 tagoj el septembro 2016, kiam okazis la 5a semestro de la grupo 2014-17.







Pri la tago nr. 1  Tago nr. 2 Tago nr 3 Tago nr.4 Tago nr. 5 Tago nr 6
Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado Al la listo Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.