Novaĵoj

Esperanto-semajno en Leeuwarden

Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-04 00:47:28

Leeuwarden estas la ĉefurbo de Frislando, norda provinco de Nederlando. Tiu urbo estas en 2018 la kultura ĉefurbo de Eŭropo.  Kadre de tio en la urbo okazis plurcent aranĝoj, vizitis ĝin plurdekmil homoj. La programoj disvolviĝis en pluraj lokoj de la urbo, en institucioj jam pli frue ekzistantaj, sed ankaŭ en lokoj konstruitaj por tiu jaro. Unu el tiuj estas MeM, la pavilono de lingvoj, kie ekde marto en ĉiu semajno regis alia lingvo . Tiuj estis kelkfoje grandaj konataj lingvoj, sed ankaŭ malpli konataj lingvoj de foraj landoj aŭ...

Legi pli...

UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-29 19:10:57

Eŭropa Unio estas la plej multlingva el ĉiuj internaciaj organizaĵoj, kun 28 membroŝtatoj, 24 oficialaj lingvoj kaj pli ol 500 milionoj da civitanoj. La multlingveco estas tamen ofte ne plene respektata en la oficiala praktiko de EU, kie ofte superregas la plej grandaj lingvoj kaj precipe la angla lingvo. Nun la Eŭropa Ombusdmano invitis la eŭropan publikon respondi serion de demandoj pri la multlingva politiko de EU. Tio donas nekutiman ŝancon ankaŭ al esperantistoj alporti sian vidpunkton pri lingvaj demandoj. kaj instigi al pli vasta debato en EU pri la kontribuo de Esperanto al...

Legi pli...

Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-22 23:36:53

Nia redakcio gratulas al Patrick Morando el Italio, kiu ne nur diligente studis kaj trejniĝis por esti instruisto pri Esperanto, sed ankaŭ sukcese elpaŝis por oficiale registrigi sin kiel kompetentan spertulon pri Esperanto.  Patrick trapasis sukcese plurajn nivelojn de la KER-ekzamenoj kaj poste sukcese finis la 100-lecionan retan metodikan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Pri liaj studspertoj vi povas legi intervjuon de IPR en nia Dosierujo . Amasigante ĉiujn siajn atestilojn, dokumentojn, ekzercojn, eseojn, prelegojn kaj raportojn li decidis prezenti...

Legi pli...

La 15a Universala Kongreso de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-19 17:07:46

Edukado.net denove, nun la 15an fojon partoprenis la Universalan Kongreson, ĉi-jare en Lisbono, Portugalio. La kongreso estis relative granda, kompare kun tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliĝis preskaŭ 1600 personoj. La kongresejo situis en tereno de universitato, kun agrable vastaj koridoroj por babiladoj, pluraj malmultekostaj manĝejoj kaj kafejoj ene de la konstruaĵoj. La solaj malagrablaĵoj estis, ke en la salonoj ne estis klimatizilo (mi mem spertis agrablan temperaturon nur en la libroserva salonego) kaj la movhandikapaj kaj aĝaj homoj nur kun malfacilaĵoj povis atingi la salonojn en la diversaj niveloj de la konstruaĵoj. Kvankam tute bone...

Legi pli...

KER-ekzamenoj serie sekvas unu la aliajn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-11 22:40:46

Kiel vi jam legis antaŭe, en junio okazis la 7a tutmonda ekzamentago, al kiu aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Fine ekzameniĝis 138 personoj. La korektantoj de la testoj sukcesis rapide fari sian laboron kaj la atestiloj pretis jam en julio. Bedaŭrinde la fina nombro de la sukcesintoj estis nur 105, ĉar entute 33 personoj  fiaskis en la ekzamenoj. La dokumentojn de la sukcesintoj en la tutmonda ekzameno, kaj de tiuj, kiuj pli frue ekzameniĝis en Kuritibo kaj en Moskvo, danke al la transporta agado de Stefan MacGill (HU), Katalin Kovats sukcesis disdoni en Madrido, dum la ILEI-kongreso aŭ en Lisbono,...

Legi pli...

1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.