Novaĵoj

Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-21 15:50:07

 

 

Intensa Esperanto-preparkurso por la Universala Kongreso de Esperanto.

Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto : Parolu Esperanton en du tagoj!

Kiam? Vendredon, la 31-an de julio, kaj sabaton, la 1-an de aŭgusto. La Universala Kongreso de Esperanto komenciĝos vespere la 1-an de aŭgusto kaj finiĝos tagmeze la 8-an de aŭgusto. Pli ol 60 landoj estos reprezentataj en la kongreso. Partoprenantoj interkomunikiĝos pere de la Internacia Lingvo Esperanto.

Kie? En la urbocentro de Montrealo (preciza loko por la kurso estas ankoraŭ ne decidita).
Por kiuj? Por personoj de ajna aĝo. La kurso celos precipe komencantojn en Esperanto kun baza scio de la lingvo.

Legu plu ĉe https://www.esperantic.org/en/montrealo_2020/

KER-ekzamenoj en 2020 kaj 2019 Al la listo UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.