Novaĵoj

KER-ekzamenoj en 2020 kaj 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-03 23:09:36

Ni anoncas al vi, ke ni decidis la daton de la 9a Tutmonda Ekzamentago en 2020. 

Ĝi okazos la 20-an de junio

Jam  eblas peti sesion ĉe la paĝaro de organizantoj. Bonvolu unue bone legi la kondiĉojn. Okaze de demandoj ne hezitu turni vin al Katalin Kovats.

Resume pri la jaro 2019 ni publikigas nun la sekvajn statistikaĵojn. 

2019 estis laŭkalendare la dek-dua ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2407 sukcesintojn el 75 landoj.

Okazis entute 10 memstaraj ekzamensesioj, el kiuj unu estis la 8a Tutmonda Ekzamensesio kun 15 ekzamenlokoj. 

La ekzamenoj disvolviĝis en 24 diversaj urboj de 16 landoj de tri kontinentoj.
La apartajn ekzamensesiojn ni ebligis parte en la jam tradiciaj ekzamenlokoj, kiel en
• Greziljono (FR, Baugé en Anjou), Kalio (CO) kaj Moskvo (RU),
Kaj dum landaj kongresoj aŭ internaciaj aranĝoj: en
• Goiânia (BR) dum la brazila landa kaj junulara kongresoj,
• Malaga (ES) dum la hispana, andaluzia kaj fervojista kongresoj 
• Rimini (IT) dum IJF
• Liptovský Mikuláš (SK) dum la 75ª IJK
• Raleigh (US) - NASK
• kaj en Lahti (FI), dum la Universala Kongreso.

En la tutmonda ekzamentago partoprenis 134 personoj en la sekvaj lokoj:
Ĉinio - 3 urboj: Ĉenduo, Pekino kaj Zaozhuang
Japanio - 2 urboj: Ŝimonoseki kaj Tokio
Francio – 2 urboj : Parizo kaj Fleury les Aubrais
Kaj kun po 1 urbo : Bogoto (CO), Bostono (US), Guajakilo (EC), Herzberg am Harz (DE), La Chaux-de-Fonds (CH), Londono (GB), San-Paŭlo (BR) kaj Seulo (KR).

Al la ekzamenoj aliĝis entute 243 kandidatoj, sed bedaŭrinde 38 personoj nuligis sian ekzameniĝon aŭ simple ne aperis en la ekzamenloko.
Fine ekzameniĝis nur 205 personoj el kiuj sukcesis 165 ekzameniĝintoj (76 %). Fiaskis 40 kandidatoj (24 %). 

Ni gratulas al ĉiuj sukcesintoj kaj kore dankas ĉiujn, kiuj kontribuis al la okazigo de la pasintaj sesioj. 

Rezultoj kaj venkintoj de RISKO en 2019 Al la listo Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.