Novaĵoj

Vidu niajn privatecajn regulojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-23 16:37:19

Estimataj membroj de edukado.net Ni informas vin pri tio, ke ni faris la jure devigajn paŝojn, kiujn la novaj privatecreguloj de la Eŭropa Unio preskribis. Laŭ tio ni pretigis detalan priskribon pri tio, laŭ kiuj manieroj nia retejo kaj ties diversaj partoj traktas viajn informojn. Ni indikas la metodojn kaj paŝojn laŭ kiuj vi povas kontroli tiujn aferojn kaj pli sekurigi viajn datumojn. En la priskribo estas indikitaj ankaŭ maniero kaj loko, kie vi povas nuligi vian membrecon kaj forlasi la paĝaron. se vi tion volas. ...

Legi pli...

KER-ekzameno jam la 9an fojon en Moskvo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-21 00:48:43

Ni raportas pri tio, ke la 19an de majo okazis la dua KER-sesio de la jaro 2018. Por tiu dato petis ekzameneblon la organizantoj el Moskvo, kie danke al Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova, ĉeforganizantoj de ĉiuj ĝisnunaj sesioj, jam la 9an fojon okazis KER-ekzameno. En la sukcesa realigo de la evento kunlaboris ankoraŭ Nikolao Gudskov, same ne la unuan fojon, kaj asistis ankaŭ Al. Basov. Ni menciu, ke por eviti poŝtajn problemojn, la testojn, en zorge sigelitaj kovertoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova persone portis el Roterdamo al Moskvo.   En la rusa ĉefurbo ekzameniĝis...

Legi pli...

Duolingo ekhavis trian lingvon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-17 14:09:49

La tutan artikolon vi povas legi en la paĝo de Libera Folio klakante al la bildo  

Legi pli...

Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio (Lisbono, 4-5-an de aŭgusto 2018)

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-08 13:47:06

La 4-an kaj 5-an de aŭgusto en Lisbono okazos nova Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”. Aŭspiciantoj La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas kotizo. ESF ankaŭ prizorgos kafo-pauzojn kaj komunan manĝon. La simpozio okazas ĉe la Universitato de Lisbono. Loko Oni antaŭvidas, ke la simpozio okazos en...

Legi pli...

Forpasis Enikő Sereghyné Zengő el Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-05 16:32:25

Kun granda malĝojo ni informas vin ke la 5an de majo, pro grava malsano, forpasis Enikő Sereghyné Zengő, hungara esperantisto. Enikő estis unu el la plej aktivaj membroj de la landa ILEI-sekcio en Hungario, eĉ ĝia estrarano. Ŝi ofte vojaĝis ankaŭ eksterlanden, partoprenis multajn Universalajn Kongresojn kaj ILEI-konferencojn, akompanante samlandajn esperantistojn. Laste en Seulo mi renkontis ŝin kaj ĝojis, ke malgraŭ la allogaj turismaĵoj kaj programoj, Eniko dediĉis plurajn horojn kaj helpis nin en la parolaj partoj de la KER-ekzamenoj.  La plimulto de la ne-hungaraj Esperanto-instruistoj rememoras la ILEI-konferencon, kiun...

Legi pli...

1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.