Novaĵoj

Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-05-10 13:45:20

Komence de majo okazis du KER-ekzamensesioj, ĉi-jare jam la 4a kaj la 5a.
En la franca kastelo de Greziljono, post unusemajnaj preparkursoj, okazigitaj kun tri lertaj kaj bonaj instruistoj, trapasis la ekzamenojn 14 personoj, el kiuj 12 ekzameniĝis ankaŭ parole.
La lokan organizan kaj gvidan laboron faris Jannick Huet. La parolsesiojn surloke estris Francois Lo Jacomo kaj gvidis el Svislando Mónika Molnár skajpe.

La alia ekzameno okazis en la triobla kongreso (Hispana, Andaluzia kaj Fervojista), aranĝita en la sud-hispana urbo Malago. Al la ekzameno tie aliĝis 18 personoj, sed pro diversaj kialoj, fine ekzameniĝis nur 11, el kiuj 6 personoj trapasis la parolan parton je tri niveloj. La surlokan deĵorlaboron faris Sylvain Lelarge kaj la parolajn ekzamenojn okazigis Katalin Kováts kaj Kristyn Tytgat.
Aldone la 20an de aprilo okazis eta, sed grava sesio dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en la itala urbo Rimini. Tie ni havis kvar junajn kandidatojn. La sesion organizis kaj surloke gvidis nia nova KER-aktivulino, la brazila Karina Oliveira. (La unua foto devenas de Rimini) 

En la ĉi-jaraj 5 sesioj ĝis nun ekzameniĝis entute 42 personoj.
La sekvaj ekzamenoj okazos la 15-an de junio, tiam estos la 8a Tutmonda Ekzamentago, al kiu anoncis sesion ĉe si 16 urboj el 11 landoj de tri kontinentoj.
Nun komenciĝos la lasta semajno, kiam eblos ankoraŭ aliĝi al tiu tago. Ni esperas aliĝojn ankaŭ al la aliaj sesioj en Brazilo, Usono kaj Finnlando.
Do, ne mistrafu la okazon, jen la paĝo de aliĝiloj.

Ĉi-supre vi vidas foton pri la sesio en Greziljono kaj

la dekstra foto vidigas la kandidatojn en Malago. 

   
Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.