Novaĵoj

Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 23:26:27

La 6an kaj 7an de aprilo okazis la unuaj KER-ekzamenoj de la jaro 2019. La pioniraj lokoj estis Kalio en Kolombio kaj Moskvo en Rusio. En ambaŭ lokoj okazis jam ekzamenoj. En Kalio la 4an fojon estis sesio, dum en Moskvo la 9-an fojon. En tiu urbo estis ĝis nun la plej multe da ekzamenoj, sed nun estis nur la dua fojo kiam la rusaj kandidatoj povis trapasi ankaŭ parolan ekzamenon en la ĉefurbo.

Kvankam la nombro de la kandidatoj ne estis rekorda, kaj la organizantoj kaj la kandidatoj estis kontentaj pri la ekzameneblo. En Kalio el 5 aliĝintoj ekzameniĝis fine nur 4. Tie la ekzamenon oni sukcesis aranĝi en la loka biblioteko, kie unu el la kandidatoj gvidas Esperanto-kurson. En Moskvo aperis antaŭ la komisiono ĉiuj 8 aliĝintoj. La moskva sesio estis aranĝita en la instituto de specialaj artoj, kie la organizantoj sukcesis lupreni ejojn. 

Dum la ekzamenado la skajpajn sesiojn okazigis Monika Molnar el Svislando kaj Katalin Kovats el Nederlando.

La Konstanta Ekzamena Sekcio de UEA esprimas sian dankon al la lokaj organizantoj kaj helpantoj, el kiuj ni menciu ĉefe Doniben Jimenez kaj Maximilian Ramirez en Kolombio kaj Svetlana Smetanina, Irina Gonĉarova kaj la teknikiston Aleksej Panov en Rusio. 

La sekvaj sesioj okazos en la unua semajnfino de majo, en la franca Esperanto-Centro en Greziljono kaj en la hispana Malago, dum la triobla kongreso. Al ambaŭ sesioj eblas ankoraŭ aliĝi en la sesio-paĝo.

La samo validas ankaŭ pri niaj aliaj ekzamenoj, kiel ekzemple la 15 urboj dum la 8a Tutmonda Ekzamentago meze de junio, aŭ  la UK-sesio en Lahtio.   

 

Kandidatoj kaj organizantoj en Moskvo Skajpa parola ekzameno en Kalio 
Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj Al la listo Forpasis Gaby Tréanton en Bretonio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.