Novaĵoj
Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario
Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-23 17:24:10
Nia redakcio ĵus ricevis la malĝojigan informon pri la forpaso de Onjo Eva, tre konata kaj tre ŝatata hungara esperantistino, konata en multaj landoj de Eŭropo.
La Cseh-metodajn lecionojn, sed precipe ŝian ĉarman voĉon el la longjare daŭrantaj radioelsendoj neniu povas forgesi. Onjo Eva ĝis la lastaj momentoj aktive partoprenis en la movado, ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis aktiva grupo en Budapeŝto por diskutoj, prelegoj, renkontiĝoj.
Bonvolu legi ŝian prezenton en la Panteono kaj postlasi viajn memorpensojn tie.
Kun sincera kondolenco...
AMU Poznanon per duobligota donaco
Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-21 12:24:42
Ĉu vi scias ke en la pola Universtato Adam Mickiewicz en Poznan jam de 20 jaroj funkcias Interlingvistikaj Studoj? Tiuj studoj estas unikaj en la mondo! Ĝis nun akiris sian diplomon 38 personoj el 17 landoj (laŭ tio kie ili loĝis dum la studoj). La liston...
La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-11-18 22:47:31
Inter la 16a kaj 19a de novembro en la meksika urbo Pueblo de Zaragoza okazis la 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: " Interkultura komunikado kaj internacia perado ". Kromaj eroj de la 14a MEK estis sciencaj kaj movadaj prelegoj, distraj kaj lingvolernigaj programeroj kaj ĝin partoprenis iom pli ol cent homoj el diversaj provincoj de la lando, tiel kiel homoj el Hispanio, Konga Demokrata Respubliko, Koreio kaj Usono.
Kadre de tiu kongreso la ekzamenkomisiono de UEA kun la loka helpo de Mallely Martinez okazigis la lastan KER-sesion...
Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau
Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-07 19:37:12
Inter la 30a de oktobro kaj la 2a de novembro 2018 ĉe la Universitato de Macau okazis grava evento de ALTE, la dua konferenco pri "Taksado de mondaj lingvoj”.
La ekzamenkomisionon de UEA reprezentis Alessandra Madella, juna italino, loĝanta kaj laboranta nuntempe ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Alessandra kandidatiĝis per prelego pri sia Esperanto-laboro en Kunming kaj ŝia temo estis akceptata de la organizantoj.
La partoprenantaro de la konferenco konsistis el universitataj profesoroj kaj magistriĝantaj kaj doktoriĝantaj gestudentoj, plie el anoj de ŝtataj instancoj pri lingva...
ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko
Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-29 22:51:57
Instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko disfloras en universitatoj tra la mondo, sed estas granda bezono pri kunordigado kaj integrigo de interlingvistiko en la ĉefajn universitatajn kursojn. Tio estis ĝenerala konkludo de la lasta Nitobe-Simpozio , kiun la fondaĵo ESF okazigis en Lisbono, Portugalio, la 4-5-an de aŭgusto . La simpozio, kiu kunvenigis 50 invititajn profesorojn kaj esploristojn de 20 landoj tra la mondo, donis specialan atenton al kursoj kaj programoj en universitatoj en Pollando, Germanio, Usono, Hispanio, Kostariko kaj Barato, kaj pritraktis demandojn kiel ekzemple la bezonon de pli multaj...