Novaĵoj

Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-06-29 11:27:37

En tiu ĉi novaĵo mi anoncas al vi novan projekton, pri kiu ni komencas labori.

Esence ĝi estas kompleksa programo, kadre de kiu ni deziras atingi plurajn celojn, nome:

  • instigi la partoprenantojn je pli sana vivmaniero
  • ekzercigi al ili la lingvon, precipe la komprenon de aŭditaj tekstoj
  • ekkoni lokajn Esperanto-klubojn, kies membrojn ni vizitos virtuale kaj esperas ricevi de ili informojn pri iliaj urbo, vidindaĵoj, lingvoj, kutimoj ktp
  • krei komunumon por kune agadi kaj atingi niajn celojn


La efektiviĝo de tiuj supraj celoj okazos kadre de Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, en formo de virtuala karavano, kiu progresas antaŭen pere de la kilometroj, kiujn ni marŝante, kurante aŭ naĝante faros en la reala vivo.
La marŝ-itinero dependos de la lokoj, kiuj aliĝas al la programo liverante materialojn pri sia urbo, loko ks.
La redaktora teamo en regulaj periodoj liveros sonmaterialojn kun varia enhavo, por ke la paŝantoj povu amuziĝi kaj lerni dum sia sportagado.

La programon rajtos partopreni personoj, kiuj pretos movi sin, mezuri siajn paŝojn aŭ faritajn distancojn kaj raporti pri tio almenaŭ unufoje semajne. Ne temas pri konkurado aŭ pri grandaj rekordaj distancoj, sed pri moviĝo, regula sportema vivmaniero.
Iliaj kilometroj portos antaŭen la karavanon. Rekompence por la kilometroj en la marŝperiodo la kontribuintoj povos elŝuti niajn materialojn.
Ni devas aldoni, ke nia paŝgrupo akceptas ankaŭ handikapulojn, kun kiuj ni volonte dividas la spertojn kaj travivaĵojn.

Kvankam temos pri virtuala grupo kaj virtuala kunpaŝado, tamen la kalkuloj baziĝos je veraj kilometroj, kaj ni imagas eblojn je realaj kunvenoj kaj kunpaŝadoj.

Preparlaboro:
Por testi la intereson pri simila kunagado inter esperantistoj, ni lanĉis antaŭ unu jaro FB-grupon Kunmarŝu kun mi, kie la ĉ. 60 membroj sekvas la agadojn unu de la aliaj, deko da ili eĉ dividas fotojn kaj raportojn pri siaj ekskursoj, interŝanĝas opiniojn kaj konsilas, kuraĝigas unu la aliajn, kaj ĉiun semajnfinon ni raportos pri la faritaj kilometroj, estu tiuj nur 5-10 kilometroj semajne, sed okazis jam ekstremaj rekordoj de 180 km marŝado.

La programo, kompreneble, havos kostojn, kaj por kolekti la unuan startsumon mi mem, Katalin, akompanata de Sylvain decidis partopreni la plej grandamasan grupmarŝadon de la tuta mondo, kie 47 mil personoj el ĉ. 80 landoj paŝados tage 30, 40 aŭ 50 kilometrojn dum kvar sinsekvaj tagoj.
Meze de julio, ĵus antaŭ UK en Finnlando, ni du, kaj almenaŭ tri aliaj esperantistoj, paŝados en la amaso, provante ne nur lukti por la kilometroj, sed samtempe informadi pri Esperanto, konsciigi la partoprenantojn pri manko de komuna lingvo en tiaj aranĝoj.
Nia loka sponsoro en Nimego (Nijmegen) estas Miko Sloper, konata kiel filozofo el la instrufilmo ‘Pasporto al la tuta mondo’, kiu gastigos tri el la marŝontaj esperantistoj kaj zorgos pri ilia bonfarto kaj ĉiunokta rekreiĝo.

Ni ŝatus regule raporti pri la disvolviĝo de la tagoj, kaj invitas vin sekvi nin, ĉu nur legante, ĉu paŝante kelkajn kilometrojn en tiuj tagoj.

Se vi opinias bona kaj subteninda nian projekton, volos partopreni ĝin aŭ simple sekvi ĝin, ni petas vin subteni nin por tiu marŝado kaj instigi nin per kilometro-donacoj.

En la forumo, bv. indiki kiom da mono vi donacos por ĉiu farita kilometro kaj post la finiĝo de la marŝado, ni indikos la atingitajn kilometrojn kaj vi povos ĝiri la koncernan sumon.

Principa decido estas ke ni kalkulos la kilometrojn de Katalin, nia redaktoro kaj programgvidanto, sed ĉar pro ŝia troa trejnado ne certas ke ŝi sukcesos marŝi dum la 4 tagoj,
kalkuliĝos la kilometroj de Sylvain, kiu principe (kaj solidarece) faros la saman itineron.
La sumo estos inter 140 kaj 150 kilometroj en 4 tagoj.

Viaj promesitaj donacoj, kiujn ni uzos NUR por edukado.net kaj neniel por niaj personaj elspezoj, nek fizikaj nek administraj por la marŝado kaj aliĝoj.

Estas donacpromesoj bonvenaj laŭ la sekva formo, kiel ekzemple

  • 0,01 eŭrocendo por ĉiu kilometro
  • 0,10 eŭrocendoj por ĉiu kilometro
  • 1,00 eŭro por ĉiu kilometro
  • 10,00 eŭroj por ĉiu kilometro
  • Kaj tiel plu 
  • Aŭ unu konkreta sumo por la finfarita marŝado. 

Por kapabli partopreni tiun marŝadon en Nimego, ni jam de 10 monatoj trejnas nin, marŝas, movas nin, vivas multe pli sane, sekve donas ŝancon al ni mem je pli longa kaj pli sana vivo, do, ni eble povos pli longe servi vin per niaj laboro kaj agado ;-)

Por la 4-taga (inter la 16a kaj 19a de julio) marŝado ni serĉas helpantojn:
- kiuj povas liveri malgrandajn reklamilojn kaj disdonendaĵojn pri Esperanto en diversaj lingvoj
- du-tri personojn, kiuj akceptas niajn son-, teksto- kaj fotomesaĝojn kaj povos raporti pri nia progreso en retpaĝo
- administrantojn por registri la donacojn.


Por la reta projekto ni serĉas :
• grafikiston por krei la logotipon kaj kelkajn desegnaĵojn
• urbojn, lokajn klubojn, Esperanto-centrojn, kiuj volas per materialoj informi pri si kaj pri sia agado kaj akcepti la virtualan karavanon
• lingvajn kontrolantojn por la aperigotaj tekstoj
• redaktorojn kaj laŭtlegantojn de la publikigotaj sonmaterialoj
• programistojn, kiuj povos kontribui en la kreado de la defintiva programo
• moralajn kaj financajn sponsorojn, subtenantojn 

KORAN DANKON pro via atento!

Bonvolu subteni la kilometrojn de Katalin Al la listo Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.