Novaĵoj

Jam 17 lokoj petis KER-sesion en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-18 22:55:01

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Laŭ la nuna stato en 24 lokoj de 17 landoj okazos KER-ekzamenoj en 2019. Inter tiuj por la unuaj du, en la kolombia Kalio kaj en la rusa ĉefurbo Moskvo komence de aprilo, ne plu eblas aliĝi. En ambaŭ lokoj okazis jam plurfoje skribaj ekzamenoj kaj ĉi-foje la kandidatoj havos eblon ankaŭ parole ekzameniĝi. 

En aprilo estos sesio en la itala urbo Riini, dum al Internacia Junulara Festivalo. Jen la lastaj tagoj aligi.

Por Malago kaj Grezijono, sesioj komence de majo ni ankoraŭ akceptas kandidatojn. 

La ĉefa aranĝo estos la 8a Tutmonda Ekzamentago, al kiu ni jam havas 15 urbojn, kie eblas ekzameniĝi.

Gravas, ke tiuj, kiuj ankoraŭ ne petis sesion, sed volas havi ekzamenon en tiu tago en sia urbo, senprokraste petu pere de la formularo la rajton havi sesion.

Gratulojn al la kunlaborantoj en Tokio kaj Ŝimonoseki en Japanio, Zaozhuang, Ĉenduo kaj Pekino en Ĉinio, Londono en Britio, Subotica en Serbio, La Chaux-de-Fonds en Svislando, Parizo kaj Fleury les Aubrais en Francio, Herzberg am Harz en Germanio, Bostono en Usono,  Maceio kaj San-Paŭlo en Brazilo kaj Guajakilo en Ekvadoro. 

Krom la ĝis nun listigitaj urboj eblas aliĝi ankoraŭ al sesio en Rimini, okazonta dum IJF en aprilo, en Raleigh dum NASK en julio, en Lahti dum UK en Finnlando kaj dum IJK en Liptovský Hrádok, Slovakio.

Jen la ligo al la aliĝiloj.

Katalin Kovats, estro de la Konstanta Ekzamena Sekcio de UEA

Risko-raporto pri la unuaj tri monatoj de 2019 Al la listo La jarraporto pri 2018 estas preta

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.