Novaĵoj

Risko-raporto pri la unuaj tri monatoj de 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-31 23:48:58

Pasis la unuaj tri monatoj de la jaro 2019, sekve venis tempo raporti pri la ludo RISKO. 

En januaro, februaro kaj marto ludis mezume 70 personoj. 

  • En januaro gajnis la ludon Brilanto (Robert Bogenschneider) el Finnlando, 
  • en februaro ChrisLewis (Christophe Lewis) el Britio kaj neoeinstein (Marcus Griep) el Usono kaj 
  • en marto lawenda  Krystyna Worobiej el Pollando estis la plej sukcesaj riskumantoj. 

Ni petas ilin elekti monatan donacon el la paĝoj de premioj, kaj samtempe ni alvokas kaj ilin kaj la aliajn ludantojn oferi donacojn por la postaj venkontoj. La donacojn ne necesas sendi al la redaktejo, simple anonci kaj sendi foton pri ĝi. Kiam iu venkinto elektas ies donacon, ni petos la donacinton rekte sendi la premion al la elektinto. Tiel ni celas ŝpari superflue elspezotajn sendokostojn. 

Kvankam la nombro de la monataj ludantoj malkreskas pro la novaj reguloj, ni tamen esperas, ke tiuj, kiuj ludas, havas plezuron kaj lernas multajn interesajn aferojn. 

Se vi opinias, ke inter viaj konatoj kaj amikoj estas iu, kiu volonte ludus RISKON, invitu la personon kunludi. 

Ni daŭre atendas ankaŭ RISKO-demandojn, kiujn vi povas sendi kune kun la solvoj al la redaktoro.  

Ni deziras bonan riskumadon al niaj malnovaj kaj novaj ludantoj. 

Katalin Kovats kaj Mogens Rude Andersen 

Forpasis Gaby Tréanton en Bretonio Al la listo Jam 17 lokoj petis KER-sesion en 2019

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.