Novaĵoj

Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-11 12:04:28

Se vi instruas Esperanton aŭ gvidas grupon certe estus interese por vi membriĝi al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu ĵus festis sian 70-jaran datrevenon. 

La Ligo klopodas lertigi geinstruistojn kaj subteni instruantojn kaj havas tre bonan kunlaborrilaton kun edukado.net.

ILEI havas revuon, kiu nomiĝas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu aperas 4-foje jare, rete aŭ en papera versio. Ekde 25 jaroj ĝin redaktas Jozefo Németh, kaj la numero 2019/4 estas la 100-a de li redaktata. Nun ILEI varbcele kaj libere disvastigas tiun jubilean numeron.

Alirvojo al la malpeza PDF-versio: http://ilei.info/pdf/IPR19.4.reta_malpeze.pdf (Amplekso: 4101 KB)


Alirvojo al la printkvalita PDF-versio: http://ilei.info/pdf/IPR19.4.reta_print.pdf (Amplekso: 7927 KB)  

Alirvojo al la nurteksta versio: http://ilei.info/pdf/IPR194_tekste.txt  (Amplekso: 103 KB)

    La retejo de ILEI estas www.ilei.info   ILEI eldonas alian revuon: Juna Amiko, (JA) kun interesaj tekstoj kaj aliaj dokumentoj kaj ludoj por tiuj, kiuj lernas kaj volas progresi, kaj por la instruistoj por uzado en instruado. Nia redakcio invitas vin membriĝi al ILEI, subteni ĝian agadon kaj aboni la revuon IPR!

Kvin novaj virinoj en la Panteono Al la listo Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.