Novaĵoj

Edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-15 13:52:52

Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, nia redakcio deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon. 

En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo", kies konsekvenco estas, ke necesas forta modernigo, kiu devos okazi en la sekva jaro. 

Se vi deziras kontribui kaj helpi nin kiel eble plej bone moderniĝi bv. viziti la  Subtenpaĝon

Korajn antaŭdankojn kaj belajn festotagojn deziras al vi, Katalin Kovats, redaktoro 

 

UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO Al la listo Kvin novaj virinoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.