Novaĵoj

Krystyna Worobiej estis la plej sukcesa riskumanto en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-03 00:00:40


 

 

 

 

 

 

 

En 2018 ni ne ĉiumonate anoncas la venkintojn de la RISKO-ludo. Tion ni faras nur fine de ĉiu tria monato.

Jen la venkintoj de la tri lastaj monatoj

La tutjara venkinto de 2018 estas Krystyna Worobiej el Pollando.

Ni kore gratulas al la sukcesaj ludintoj kaj petas ilin elekti sian donacon el la listigitaj ebloj sur la donacpaĝo:

Bedaŭrinde Anna nun ne rajtas ricevi donacon, ĉar ŝi alian donacon ricevis antaŭ nelonge.

Kvankam lastatempe la nombro de la ludantoj malkreskis, kaj pro la ludtaga limo kelkaj ne plu rajtas ludi, ni esperas ke tiuj, kiuj uzas RISKO-n, bone amuziĝas kaj kleriĝas per la demandoj.

Statistikaĵojn pri la ludo vi povas vidi ĉi tie: 

Sukcesan riskumadon al ĉiuj,
RISKO-teamo. 

Bilanco pri Ekparolu! Al la listo Forpasis Baldur Ragnarsson

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.