Novaĵoj

Forpasis Baldur Ragnarsson

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-26 10:12:07

Ni kun malĝojo informas vin ke la 25an de decembro post longa malsano forpasis Baldur Ragnarsson. Baldur multe kontribuis ankaŭ al la materialoj en edukado.net. Li grandanime donacis al nia KLERIGEJO sian artikol-serion pri literaturo kaj je nia peto kompilis serion demovadhistoriaj lecionoj por RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net). 

Baldur naskiĝis en la jaro 1930, en Islando. Estis diplomito pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia kaj universitata instruisto. Li estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj, laboris kiel lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Membro de Verkista Asocio de Islando. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. Verkisto en Esperanto ekde la kvindekaj jaroj. Multe tradukis el la islanda lingvo. Ekde 2006 kandidato por la Nobelpremio por literaturo, nomumita de Akademio Literatura de Esperanto. 

Kondolencojn vi povas lasi en lia prezento ĉe la PANTEONO.

Katalin Kovats, perdinte ne nur kolegon, sed ankaŭ multjaran amikon, sincere kondolencas al la familio.

Krystyna Worobiej estis la plej sukcesa riskumanto en 2018 Al la listo Nia zamenhof-festa skajpkunveno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.