Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Baldur Ragnarsson
Vivtempo:1930 - 2018
Devenlando:Islando
Agadlando(j): Islando
Prezento:Baldur Ragnarsson. Naskiĝjaro 1930. Islandano. Diplomito pri islanda kaj angla lingvoj. Gimnazia kaj universitata instruisto. Estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj. Lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Membro de Verkista Asocio de Islando. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. Verkisto en Esperanto ekde la kvindekaj jaroj. Multe tradukis el la islanda lingvo. Ekde 2006 kandidato por la Nobelpremio por literaturo, nomumita de Akademio Literatura de Esperanto.

Verkoj originalaj en Esperanto:
Ŝtupoj sen nomo. Poemaro. 1959.
Esploroj. Poemaro. 1974.
La Poezia Arto. Prelegoj. 1988.
La lingvo serena. Plena originala verkaro. 2007.
La neceso akceptebla. Poemaro. 2008.
La fontoj nevideblaj. Poemaro. 2010.

Tradukoj el la islanda:
Sub stelo rigida. Du poemaroj sub unu titolo de la islanda poeto Þorsteinn frá Hamri). 1963.
Islandaj pravoĉoj. Tri rakontoj kaj unu poemo el la antikva islanda literaturo). 1964.
Sagao de Njal. 2003.
Sendependaj homoj. Romano de Halldór Laxness. 2007.
Edda de Snorri Sturluson. 2008.
Vundebla loko. Tri poemaroj de Gerður Kristný.2009.

Baldur Ragnarsson naskiĝis en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Tie li pasigis siajn knabaĝajn jarojn. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson tiom, ke li havigis al si lernolibron. Lia studado de la lingvo tamen devis atendi ĝis liaj gimnaziaj jaroj en Akureyri, malgranda urbo en la norda landoparto. Tiam li bonŝance trovis en vendejo de malnovaj libroj la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909, kiu estas fakte islanda versio de la siatempe fama lernolibro "Esperanto en dek lecionoj" (L´esperanto en dix leçons, 1902) de Théophile Cart, la energia apostolo por Esperanto en la komencaj jaroj de la lasta jarcento. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnazia jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara vojlaboristo en Orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendoj kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li partoprenis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmo.

En tiu sama somero Baldur akiris siajn unuajn librojn en Esperanto, postlasitajn de biena laboristo, kiu mortis. Inter tiuj estis malnovaj jarkolektoj de la revuo Lingvo Internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnaso de popoloj de Anton Grabowski. El ĝi li konatiĝis kun la Esperanta poezio, kiu baldaŭ instigis lin verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis ampoemo al la lingvo, soneto titolita "Al Esperanto", kiu aperis en la tiutempa revuo Voĉo de Islando (1950). Tiu poemo estas bona atesto pri tio, kiel Esperanto povas tutkapti senteman junulon:

Mirinda Esperanto, amlingvo de l´jarondo,
kreonta homfratecon per klaro fundamenta,
al paco procedanta en firmo ĉirkaŭventa,
homaron kondukanta al frata komprenrondo.

Esper´de l´esperulo, al homo animsondo,
venkonta malŝatemon de l´ koro malamsenta,
antaŭen progresadu laŭ ordo regimenta´,
donante interpacon al lacigita mondo.

Amata esperlingvo, al mi vi estas lum´,
brilanta amostelo sur arta firmament´,
varmiga sanktofajro, brulanta en la kor´.

Espere altkreskaĵ´ el de vi farita hum´
ĉielen supreniĝu en dia monument´,
silente atestante pri via lingva or´.

Post universitataj studoj pri islanda kaj angla lingvoj kaj literaturoj 1952-1956 Baldur laboris kiel gimnazia instruisto de la islanda lingvo, kiel oficiala revizianto de lernolibroj kaj instrumetodoj de la islanda lingvo kaj kiel ĉefinspektoro pri la instruado de la islanda en la lernejoj. Li tiam multe verkis en la gepatra lingvo, i.a. du poemarojn kaj plurajn faklibrojn. Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, la islanda kaj la internacia. Li estis estrarano dum diversaj periodoj de la Esperanto-societo de Rejkjaviko kaj de Islanda Esperanto-Asocio. Li estas membro de Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj honora membro de UEA kaj de Akademio Literatura de Esperanto.

Kiel originala verkisto en Esperanto Baldur Ragnarsson okupis sin ĉefe pri poezio kaj eseado. Lia unua poemlibro, Ŝtupoj sen nomo, aperis en 1959, la unua libro en la serio "Beletraj kajeroj" ĉe la eldonejo Stafeto, la plej grava eldonejo de Esperantaj libroj post la dua mondmilito. Prologon por ĝi verkis la eldonisto mem, Juan Régulo Pérez, post malakcepto de K. Kalocsay, kiu trovis la poemaron tro noveca por sia plaĉo. Régulo, ĉiam malferma al novaj aŭtoroj, kontraŭe taksis, post detala rakonto pri la historio de la manuskripto li skribis i.a.: "Do al mi ŝajnas, ke Ragnarsson sukcesis krei poezion per malŝablona vervo."

Ĝis la dua originala poemaro, Esploroj (1974) pasis 15 jaroj. Tamen en tiu periodo aperis du gravaj tradukoj en Esperanto, nome Sub stelo rigida (1963), du poemaroj en unu volumo de la islanda poeto Torsteinn frá Hamri, kaj Islandaj pravoĉoj, kvar verkoj el la antikva islanda literaturo. En 1964 li ricevis la arĝentan spronon de "Koko" pro originala verkado. En 2003 aperis lia traduko de la plej granda el la malnovaj islandaj sagaoj, nome Sagao de Njal, kaj en 2008 la Edda, la fama verko de Snorri Sturluson (1179-1241) pri la pranorda mitologio. En la sama jaro aperis la plej ampleksa traduko de Baldur, la granda romano "Sendependaj homoj" de la Nobelpremiito (1955) Halldór Laxness. Tri poemaroj en unu volumo, "Vundebla loko", de juna islanda poetino Gerdur Kristny, aperis en lia traduko en 2010. Ankaŭ en Esperanto-revuoj, precipe la islanda "La Tradukisto", aperis multaj dekoj da poemoj kaj rakontoj tra la jaroj.

En 2007 aperis ĉe la eldonejo Edistudio en Pisa sub la nomo "La lingvo serena" la kolektita originala verkaro de Baldur Ragnarsson ĝis tiu tempo: la du poemaroj kaj kelkaj novaj poemoj kaj granda fasko de eseoj pri diversaj temoj, precipe pri la islanda kaj Esperanta literaturoj. Akompanas eseoj pri la poezio de Ragnarsson fare de kvin literaturistoj. Tiu evento vigligis la poeton al plua verkado: en 2008 kaj 2010 aperis de li novaj poemaroj: "La neceso akceptebla" kaj "La fontoj nevideblaj".

Baldur Ragnarsson estis elektita en 2006 de Esperantlingva Verkista Asocio, nun Akademio Literatura de Esperanto, kiel kandidato por la Nobelpremio por literaturo.

Fonto: Juna Amiko, decembro 2010
Baldur forpasis dumdorme post kelkjara malsano, posttagmeze la 25an de decembro 2018 en la kristnaskan tago, en maljunulejo en Reykjavik, Islando.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
Raita je 2019-01-02 05:20:45

ne mia komento sed komuna lamento verkita de M-F. Conde- Rey por konsoli:

Kompatindaj/
vi esperantistoj/ el kiuj la jaramaso forprenas/ la plej karajn amikojn./
Ju pli vi teksis tenerajn ligojn/ des pli la disŝiro vundas vin/
Ju pli vi plenigis vian koron/ per la ebriiga kono/de viaj samteraj malsamuloj/
des pli ĉagrenas la adiaŭo/
Nur ke ekzistu ie iam/ pli for ol la nuna tieo/
ejo de senĉesa kunfratiĝo.

9.
Katalin je 2018-12-29 21:03:54

Mesaĝo de Otto Prytz, akademiano el Norvegio

La plej impresa persona memoro, kiun mi havas pri Baldur Ragnarsson, datiĝas de 1994, kiam mia edzino kaj mi unuafoje vizitis Islandon, volante kuncelebri, ke 50 jarojn antaŭe Islando definitive sendependiĝis de Danlando. Dum tiu vojaĝo Baldur Ragnarsson gvidis nin tra Þingvellir. En unu loko, kie la akustiko estis speciala, li laŭtvoĉe deklamis fragmenton el islanda poeziaĵo.
Jam antaŭ tiu vizito, laŭ mia memoro, kiam mi mem estis ekuzinta la komputilon, mi kuraĝis retmesaĝi al Baldur Ragnarsson, demandante lin, ĉu li pretus sendi al mi elektronikan version de sia traduko de la Sagao de Njál. Tion li tuj faris!
Ne ofte mi persone renkontiĝis kun Baldur Ragnarsson, sed mi ja aŭdis lin roli en diversaj Universalaj Kongresoj. Li estis kolono, ne nur en la islanda kaj internacia Esperanto-movado, sed ankaŭ en la Esperanta literaturo, originala kaj traduka. Tipa trajto de multaj islandanoj estas, ke ili alte tenas sian propran kulturon, sed ke ili samtempe havas vastan horizonton al la aliaj kulturoj de la mondo. Baldur Ragnarsson estis tia islandano!
Miaj kondolencoj iras al lia familio, sed ankaŭ al la islanda Esperantistaro kaj al la amantoj de Esperanta literaturo.
Pacon al lia memoro!
Otto Prytz

8.
giorgosesper je 2018-12-27 20:35:29

Elkorajn kondolencojn!!!

7.
anjo je 2018-12-27 20:06:07

Elkorajn kondolencojn al la familianoj.
Ni perdis grandan poeton, verkiston.

6.
carlo je 2018-12-27 14:18:05

Kara eseista, instruista, akademia kolego, mi vin salutas en via nuna eterna vivo, memorante viajn laŭdajn vortojn pri mia verko kiujn vi bonvolis mesaĝi al mi kaj la belajn horojn kiujn vi havigis al mi ĉe legado de viaj poemoj, eseoj, artikoloj. Dankon al vi kaj korajn sentojn al ĉiuj kiuj vin ĉirkaŭis, estimis, amis.

5.
paulosviana je 2018-12-26 18:16:17

Elkorajn kondolencojn! Forpasis granda Poeto!

4.
Monika je 2018-12-26 12:26:30

Kondolencojn al lia familio!
Dankon “vmel” pro la bela versaĵo pri Baldur kaj Nicola!

3.
vmel je 2017-04-02 08:39:57

Antaŭnelonge por diven-konkurso en "La Ondo de Esperanto" mi verkis jenan versportreton-enigmon (ĉi-foje temas pri du poetoj, nia korifeo kaj lia juna amiko):

Taglibron verkis la nenifaranto,
atentis poste pri la korva kanto,
kaj intertempe en eseo saĝa
li skribis pri kolego, la pliaĝa.
Kaj la kolego famas multe pli:
Laŭ neplanitaj padoj paŝas li,
el fontoj nevideblaj akvon prenas,
kaj lia lingvo ĉiam plu serenas.
Refoje vi aliru librobretojn,
omaĝu laŭ merit’ la du poetojn.


amike, Valentin Melnikov

2.
Monika je 2013-12-15 13:30:42

Kara Baldur, (interalie) senlaca revizianto de Juna Amiko, akceptu miajn elkorajn gratulojn!!!
Amike, Monika Molnar

1.
Katalin je 2013-12-14 23:20:28

Kara Baldur, kun sincera amikeco mi deziras ankaŭ ĉi-forme danki vin pro la multaj helpoj, per kiuj vi subtenis min en la kreado de RITE kaj aliaj projektoj. Bonan sanon al vi kaj pliajn inspirajn tempojn por via poezia kaj traduka agado. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2019 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.