Novaĵoj

Nia zamenhof-festa skajpkunveno

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-15 12:20:57

La 15an de decembro 2018 en la matenaj horoj en Eŭropo edukado.net havis skajpan festokunsidon okaze de la Zamenhofa tago kaj la 17a datreveno de la paĝaro. 

La kunsidon partoprenis tri el la kvin estraranoj de la Fondaĵo Edukado.net, nome Katalin Kovats direktoro, Sylvain Lelarge sekretario kaj estrarano Tamas Slezak (HU) kun sia edzino Edit, grandaj sponsoroj de la retejo. Nia honora gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu en la lastaj 4 monatoj multe uzas la servojn de nia retejo por pluperfektiĝi en la lingvouzo kaj intencas fariĝi aktiva kontribuonto de la movado. 

La aliaj gastoj estis aktivuloj de nia programo Ekparolu!, nome geonkloj:  Jean-Jacques Wintraecken (NL), la plej diligenta onklo kun 116 sesioj,  Anjo Amika (HU/CH)– la 2a plej diligenta onklino kun 98 sesioj,  Miguel Rocha Bento (BR), eksnevo, onklo, Maurizio Giacometto (GB) – eksnevo, onta onklo kaj Patrick Morando (IT), onklo, la unua RITE-finstudinto.  

La 90-minuta kunsido disvolviĝis en tre bona amika etoso. Ni prezentis nin unu al la aliaj, feste honoris Zamenhof kaj edukado.net, rakontis pri nia esperantistiĝo, pri la programo Ekparolu, ties grandaj kontribuoj kaj ni lanĉis diskuton pri tio, kiel pli grandskale disvastigi la programon kaj allogi pli da lernantoj. En la proksima estonteco ni provos apliki novajn metodojn por efektivigi la proponojn. 

La kunsidon ni finis per la kanto de Georgo Handzlik: Sinjoro Esperanto, kiu dirigis al ni ĉiuj kelkajn kortuŝajn frazojn per kiuj ni dankis Zamenhof pro tiu mirinda ilo, kiu ebligas al ni aparteni al nia kara komunumo. 

Pri la kunveno pretiĝas mallonga raportfilmo, sed ĝis ĝia apero jen du fotoj. 

Belan Zamenhof-feston al ni ĉiuj! 

 

 

Forpasis Baldur Ragnarsson Al la listo Dek du novuloj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.