Novaĵoj

Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-01-12 14:49:38

          Sumoo estas japana tradicia lukto. Hori Jasuo jam de jaroj organizas lego-sumoojn, kiuj fariĝas pli kaj pli popularaj. Nun, en januaro 2018, inter la 14a kaj 28a okazas la 50a rondo. Ni esprimu nian dankon al Hori Jasuo kaj kleriĝu, aliĝante amase al la legokonkurado.  Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro...

Legi pli...

Sukcesa unua jaro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 16:55:16

La 4an de januaro estos la unua datreveno de tio, ke ni lanĉis la definitivan programon de EKPAROLU! .  Antaŭ ni jam eksperimentis dum tuta jaro en 2016 kaj okazigis 150 prov-sesiojn, el kies spertoj ni konstruigis la programon.  En la unua plena jaro, en 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn. Verdire ni devis iom lukti ĝis la lasta horo de silvestro por alveni ĝuste al tiu nombro, sed fine ni sukcesis kaj tio ĝojigas nin ĉiujn.  ...

Legi pli...

RISKO-resumo pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 14:22:53

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2017. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato. Ili ludis ĉ. 19500 ludojn solvante 49500 demandojn. En 2017 ni ekhavis 113 novajn ludantojn.                            ...

Legi pli...

Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-20 12:53:48

En centoj da lokoj kaj manieroj festis nia komunumo la Zamenhof-tagon. Rimarkeble estis, ke en pluraj lokoj ni sukcesis montri nin ekster la movado, kiel ekzemple ĉe UNESCO en Parizo.  Nia retejo same elpaŝis, partoprenis kaj kontribuis en la Zamenhof-festo de la Ambasadejo de Pollando en Hago , Nederlando.  Komence de la posttagmezo de la 15a de decembro Jean-Jacques Wintraecken, nia plej aktiva onklo de la Ekparolu-programo vizitis Katalin Kovats, la redaktoron, kaj ili faris filmitan intervjuon, kiun ni publikigos en la unua...

Legi pli...

Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-14 18:41:42

                                    Kiel kutime ankaŭ ĉi-jare ni premie prezentas al vi honorplenajn esperantistojn, kiuj multon faris por la instruado kaj disvastigo de...

Legi pli...

1 ... 32 33 34 35 36 37 38 39 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.