Novaĵoj

Gajnintoj en la konkuro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-05 23:40:39

EKPAROLU-konkuro  Inter la 16a kaj 31a de oktobro kadre de la programo Ekparolu ! ni okazigis konkuron inter la genevoj. Ni promesis premiojn por tiuj, kiuj en la lastaj du semajnoj de oktobro aŭ komencas mendi sesiojn, aŭ havos la plej multe da sesioj aŭ finas sian eblon en Ekparolu. En tiu periodo 14 genevoj mendis 55 sesiojn. 1. Ni gratulas Lyndon, kiuj ekparolis en la dua parto de oktobro....

Legi pli...

Informoj pri Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-23 23:46:01

        La 22an de oktobro 2017 okazis la 600a parolsesio en la programo Ekparolu! . Se ni aldonas la pasintjarajn 150 sesiojn, la sumo estas 750. Kiel videblas supre ni havas entute 58 trejnitajn geonklojn el 26 landoj. El inter ili 51 donis jam parolsesiojn. El la geonkloj elstaras  Jean-Jacques...

Legi pli...

Trejniĝu pri instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-21 23:56:31

 Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto! Nun prezentiĝas bona eblo, profitu el ĝi! ILEI kunlabore kun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net proponas intensan trejniĝon pri instruado de Esperanto kaj praktikadon kun ekzamenoj dum la 51a ILEI-kongreso en Madrido. La formado konsistas el du partoj: reta preparkurso pri metodiko kaj gramatiko plus partopreno en seminario kun ĉeestaj atelieroj kaj ekzamenoj.  Unua paŝo : lerni pedagogion kaj metodologion laborante rete sub la gvidado de Katalin Kovats de oktobro 2017 ĝis julio 2018. Dua...

Legi pli...

ESF enpanteonigis Katalin Kováts

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-21 00:12:44

  La sekcion PANTEONO mi kreiis en 2010 por starigi memoron al forpasintaj meritplenaj instruistoj de Esperanto kaj honori ankaŭ elstarajn vivantajn kolegojn. La vivantoj  povas eniri la Panteonon la 15an de decembro, aŭ okaze de sia ronda naskiĝdatreveno. Mi uzas la enpanteonigon kvazaŭ premion kaj dankon pro modela aŭ efika agado en la kampo de instruado de Esperanto. Ni jam havas prezenton de pli ol 200 personoj kaj ĉiam bonvenigas proponojn de la movadanoj por tiu distingo. Ĝis nun tiajn proponojn ...

Legi pli...

Forpasis nia kunlaborinto Nguyen Xuan Thu

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-18 18:34:16

Ni informas vin pri malĝojiga novaĵo. En Vjetnamio hodiaŭ (la 18an de oktobro 2017) forpasis sinjoro Nguyen Xuan Thu, kiu estis ne nur kunlaborinto de nia retejo edukado.net, sed ankaŭ nia amiko.  Sinjoro Thu estis signifa figuro en la vjetnama Esperanto-movado. Profesie li estis hospitala farmacisto, ĝenerala sekretario de la vjetama Esperanto-Asocio, redaktoro de revuo, aŭtoro de la “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj.  Li kun amo kaj entuziasmo edukis ĉirkaŭ si aron da junaj esperantistoj, kiuj nun aktivas en la movado. En diversaj movadaj pozicioj zorgis ne nur pri...

Legi pli...

1 ... 34 35 36 37 38 39 40 41 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.