Novaĵoj

UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-29 19:10:57


Eŭropa Unio estas la plej multlingva el ĉiuj internaciaj organizaĵoj, kun 28 membroŝtatoj, 24 oficialaj lingvoj kaj pli ol 500 milionoj da civitanoj. La multlingveco estas tamen ofte ne plene respektata en la oficiala praktiko de EU, kie ofte superregas la plej grandaj lingvoj kaj precipe la angla lingvo. Nun la Eŭropa Ombusdmano invitis la eŭropan publikon respondi serion de demandoj pri la multlingva politiko de EU. Tio donas nekutiman ŝancon ankaŭ al esperantistoj alporti sian vidpunkton pri lingvaj demandoj. kaj instigi al pli vasta debato en EU pri la kontribuo de Esperanto al justa, inkluziva lingvopolitiko.

“Estas salutinde, ke la Ombudsmano petas la opiniojn de la civitanoj pri tiel grava temo,” komentas Mark Fettes, la prezidanto de UEA. “Nia movado de multaj jaroj substrekas ke lingva justeco estas esenca dimensio de justa socio. La eŭropaj civitanoj spertas tre malegalecan traktadon de siaj lingvoj. Ni pledas por Esperanto kiel integrita elemento de justa lingvopolitiko por ĉiuj civitanoj.”

Por helpi esperantistojn plenigi la enketilon, UEA pretigis tradukon de la 10 ĉefaj demandoj kun sugestoj pri eblaj respondoj. La dokumento estas legebla ĉe Publika konsulto - La uzo de lingvoj en EU-institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj.

“Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj,” argumentas Fettes. “Per niaj respondoj ni montru, ke ni pensas pri Esperanto ne izolite, sed en la kunteksto de kompleksa moderna socio kun multaj lingvoj. Iom post iom, ni eduku aliajn pensi same."

La formularon de la Ombudsmano oni povas aliri ĉe: https://www.enonet.eu/survey/index.php/713938. La limdato por prezenti siajn rimarkojn estas la 30-a de septembro 2018. Se iu ne povas respondi rete, kontribuoj povas esti senditaj perpoŝte al: European Ombudsman, 1 avenue du Président Robert Schuman, CS 30403, F - 67001 Strasbourg Cedex, Francio.

Fonto: UEA-komunikaĵo: N-ro 754 (2018-08-29)

Esperanto-semajno en Leeuwarden Al la listo Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.