Novaĵoj

La 15a Universala Kongreso de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-19 17:07:46

Edukado.net denove, nun la 15an fojon partoprenis la Universalan Kongreson, ĉi-jare en Lisbono, Portugalio. La kongreso estis relative granda, kompare kun tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliĝis preskaŭ 1600 personoj. La kongresejo situis en tereno de universitato, kun agrable vastaj koridoroj por babiladoj, pluraj malmultekostaj manĝejoj kaj kafejoj ene de la konstruaĵoj. La solaj malagrablaĵoj estis, ke en la salonoj ne estis klimatizilo (mi mem spertis agrablan temperaturon nur en la libroserva salonego) kaj la movhandikapaj kaj aĝaj homoj nur kun malfacilaĵoj povis atingi la salonojn en la diversaj niveloj de la konstruaĵoj. Kvankam tute bone kaŝite ekzistis lifto, tion nenio indikis.
Ankaŭ la lokaj deĵorantoj ne vere estis kunlaboremaj. Ili malfermis la ĉefenirejon en la minuto kiam ni jam devis komenci la lecionojn, sed okazis ke ili lanĉis la komputilsistemon de la salono nur je 29 minutoj post la komenco. Kiam temis pri fermo, ili same estis tre rigoraj, ekz. en la unua tago ili senkompate simple ŝlosis pli ol 100 personojn ene de la konstruaĵo, ĉar finiĝis ilia deĵorperiodo. Ni pasigis pli ol duonhoron ene, ĝis iu malkovris ke tra iu enkonstruaĵa manĝejo eblos eskapi.


Do, tial tiuj, kiuj serĉis nin komence de la Movada Foiro en la unua vespero, povis trovi nur malplenan tablon, ja ni liberiĝis el la ĉefkonstruaĵo nur 20 minutojn post la 19a horo. Sed eblas ke neniu rimarkis nian malfruon, ĉar la halo, dediĉita por la foiro estis tiom malgranda, tiom plenŝtopita kaj tiom 

varmega kaj senaera ke la tuta aranĝo fariĝis pli forpuŝa ol alloga. Je 10 metroj, antaŭ la konstruaĵo etendiĝis vastega kolonaro kaj kampo, kie oni povintus okazigi la programon, sub la ĉielo, kiel tio okazis tiom sukcese ekzemple en Seulo.

Ni kun Sylvain partoprenis kaj okazigis la kutimajn programojn. Sylvain kun Hori Jasuo jam en la Kleriga Lundo gvidis sesion pri strangaj objektoj, dum mi, Katalin, okupiĝis pri la preparo de la KER-sesioj en Lisbono kaj Badajoz. Posttagmeze mi respondecis pri preparprelego pri KER-ekzamenoj kiun partoprenis plurdekoj da homoj, jamaj kandidatoj kaj ankoraŭ ŝanceliĝantoj.
Ekde lundo posttagmezo kaj poste mardon, ĵaŭdon kaj vendredon matene nia duopo paralele gvidis paroligajn kursojn. Ili okazis en salonoj por 40 seĝoj, sed en la ejo por komencantoj dufoje ĉeestis pli ol 60 personoj, sidantaj ankaŭ surplanke kaj blokantaj la en- kaj elirejon. Pro la nesufiĉa grandeco de la ejo mi klopodis filtri la homojn kaj enlasi nur verajn komencantojn. Kadre de la lecionoj ili lernis bazajn aferojn, sed kompreneble jam la duan tagon akuzativon kun la tipa stamfado, la tempesprimojn kaj horojn, realigis antaŭe preparitajn dialogojn kaj lasttage interkombadis por amuze sperti la refleksivon. Entute 36 personoj ricevis atestilon pro sia partopreno en ĉiuj 8 lecionoj.


Sylvain laboris kun la alia grupo, kie estis ne nur mezniveluloj sed ankaŭ spertaj esperantistoj kaj instruantoj.
Ĉiu sesio okazis dufoje sinsekve, kio ebligis tage al entute cent kongresanoj la tuton partopreni. Viglaj, amuzaj, facile reprodukteblaj aktivaĵoj estis proponitaj ĉirkaŭ 4 diversaj temoj: kultura diverseco, pliriĉigo de la vortostoko, geniaj eltrovaĵoj kaj disiĝo. La partoprenintoj klare ĝuis la tuton kaj hejmeniris kun multaj uzeblaj ideoj.

Vendredon, paralele kun la lecionoj, jam komenciĝis la KER-ekzamenoj, kie kunlaborantaj kolegoj deĵoris kaj okazigis la parolajn partojn. Ekde la 12a horo aŭdkomprenaj kaj skribaj partoj je tri niveloj sekvis unu la aliajn kaj paralele ni intervjuis la kandidatojn. La KER-komisiono ekzamenis dum UK entute 21 personojn. Vidu pli detalan raporton pri tio je la koncerna novaĵo.

Kiel pedagogi-rilatajn programojn mi, Katalin, partoprenis ankaŭ parton de la Tago de la Lernejo (mardon), la du akademiajn kunsidojn kaj la CED-simpozion, kie mi raportis pri la situacio de instruista trejnado kaj kursaro en Poznan.

Aliaj programoj de la kongreso, kiel ekskursoj, kulturaj programoj, koncertoj aŭ simplaj matenaj vicstaradoj antaŭ la fermita ĉefpordo, donis okazon je multaj renkontiĝoj, babiladoj, revidiĝoj kaj simplaj salutoj kaj tiuj sentigis ke ni havas grandan amikan rondon kaj nia agado estas konata kaj aprecata. 

La plej granda apreco de nia laboro okazis dum la ferma ceremonio de la kongreso, kiam mi ricevis la Deguĉi-premion, kio estigis viglan festetoson en la salonego kaj multajn sincerajn gratulojn poste en viva kaj leteraj formoj.
Dankon ankaŭ ĉi-maniere por ĉies kuraĝigaj kaj gratulaj vortoj.

Kaj nun ek al la laborplenaj tagoj ĝis la sekvaj publikaj elpaŝoj dum aliaj aranĝoj kaj UK en Finnlando. 


Elekton de dumkongresaj fotoj vi povas vidi en nia UK-albumo, sed samtempe ni petas partoprenintojn de niaj aranĝoj sendi fotojn kiujn ni volonte aldonos al la kolekto. 

Raportis Katalin Kovats, redaktoro

Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo Al la listo KER-ekzamenoj serie sekvas unu la aliajn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.