Novaĵoj

Novaj trejnitaj instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-29 20:26:40

Kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan en la tria jaro de la studoj oni povas specialiĝi pri kelkaj fakoj, inter ili ankaŭ pri metodologio de instruado de Esperanto. Por ke la grupo estu pli granda kaj el la instruado povu profiti pli da personoj ILEI kaj edukado.net kunlaboras kun UAM kiu ebligas al la interesiĝantoj unujaran trejnadon. Tiu programo konsistas el dufojaj unusemajnaj renkontiĝoj en Poznan, en septembro kaj en februaro kaj inter tiuj renkontiĝoj oni rete laboras, studas, solvas testojn kaj taskojn. La metodikan laboron (surbaze de sia kurso RITE) gvidas Katalin...

Legi pli...

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2017-09-28 11:25:55

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro. La esplor-kampoj estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj...

Legi pli...

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

Kategorio: Movado; Dato: 2017-09-24 17:35:13

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato de Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun post 20 jaroj startis la 7a interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svislando, Germanio, Hispanio, Rusio Kazaĥio kaj Pollando). La unuan fojon aliĝis azianoj al la studoj, kio certigas pli grandan multkulturecon. La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam...

Legi pli...

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57

10a de septembro 2017 Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550.  Tio sume estas 700.  Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj,...

Legi pli...

Forpasis Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-31 08:51:45

    Ni informas vin ke en sia 93a jaraĝo, la 30an de aŭgusto 2017 forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, akademiano, honora membro de UEA. Vi povas legi pri ŝi kaj lasi komenton en la PANTEONO . Miloj da esperantistoj legis ŝiajn verkojn, lernis la lingvon pere de ili. Ni sugestas, ke memore al sinjorino Boulton en la sekvaj tagoj ni prenu unu el ŝiaj libroj,...

Legi pli...

1 ... 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.