Novaĵoj

ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-29 22:51:57

Instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko disfloras en universitatoj tra la mondo, sed estas granda bezono pri kunordigado kaj integrigo de interlingvistiko en la ĉefajn universitatajn kursojn. Tio estis ĝenerala konkludo de la lasta Nitobe-Simpozio, kiun la fondaĵo ESF okazigis en Lisbono, Portugalio, la 4-5-an de aŭgusto. La simpozio, kiu kunvenigis 50 invititajn profesorojn kaj esploristojn de 20 landoj tra la mondo, donis specialan atenton al kursoj kaj programoj en universitatoj en Pollando, Germanio, Usono, Hispanio, Kostariko kaj Barato, kaj pritraktis demandojn kiel ekzemple la bezonon de pli multaj kaj pli ampleksaj lernolibroj, la gravecon de kontinueco ene de ekzistantaj programoj, kaj vojojn al ekspansio de proponado de kursoj al pliaj universitatoj.

La kampo de interlingvistiko okupiĝas pri planlingvoj, kiel Esperanto, kaj pri la rilato inter planlingvoj kaj lingvoplanado. Iom post iom, bakalaŭraj kursoj pri planlingvoj disvastiĝas, inkluzivante ne nur historion de lingvoj planitaj por internacia uzo, sed ankaŭ la kampojn de elpensitaj, fikciaj lingvoj. Dum la simpozio, oni ripete emfazis, ke la fenomeno de planlingvoj helpas pli bone kompreni ĝeneralan lingvistikon kaj la planadon de lingvouzado je internacia nivelo.

La raporto kaj rilataj dokumentoj troveblas en la retejo de Esperantic Studies Foundation (ESF) 

Jen rekta ligo al la raporto en nia DOSIERUJO.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Foto de Petro Balaz 

Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau Al la listo Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.