Novaĵoj

Bone sukcesis la 7a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-20 18:06:28

La 16an de junio okazis la 7a Tutmonda Ekzamentago. Al ĝi aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Pli ol la duono de la kandidatoj (82 ekzameniĝintoj) venis el aziaj landoj.

Entute en 16 lokoj atendis niaj kunlaborantoj la kandidatojn. La plej sukcesan varbadon faris la juna Inhye Gim, Ella (videbla sur la apuda foto), en Seulo kiu prelegante en pluraj universitataj grupoj kaj kluboj aligis 48 kandidatojn. Bedaŭrinde kaj ĉe ili kaj en Ĉinio en la ekzamentago okazis ankaŭ gravaj universitataj lingvoekzamenoj, tial 13 personoj el Ĉinio, Koreio, kaj Japanio pliaj 5 en Eŭropo ne trapasis la Esperanto-ekzamenon. 

La fina nombro de kandidatoj estis 138, kaj tiel kune kun la pli fruaj sesioj en tiu ĉi jaro ni jam havas 178 ekzameniĝintojn. Detalojn pri la partoprenintaj landoj kaj urboj kaj estontaj ekzamensesioj bonvolu vidi en la sube elŝutebla artikolo, kiu ĵus aperis en la Revuo Esperanto. 

La mallongaj impresoj  multaj junuloj, multe pli da viroj ekzameniĝis ol virinoj, multe pli da virinoj helpis ol viroj, multe da laboro, 6 novaj ekzamenurboj, tri el la nunaj studentoj el Poznan organizis sesion ....  Vidu ĉion sur la amaso da fotoj en nia fotoalbumo.

La nunaj tagoj kaj noktoj pasas per la kolektado de la testoj: kelkaj survojas jam poŝte al Budapeŝto, aliaj venas unue skanitaj al Nederlando, de kie post kontrolo kaj kodigo Katalin plusendas ilin al ORIGO. 

Ni esperas, ke la plimulton oni sukcesos kontroli ene de unu monato kaj ni povos disdoni la atestilojn por la sukcesintoj en la dumkongresa ekzamentago en Lisbono. 

Koran dankon al ĉiu helpinto kaj kunlaborinto (ilian nomon ni nun kolektas en la dankopaĝo) kaj korajn gratulojn al la ekzameniĝintoj!



 
Rekorda NASK-o en Usono Al la listo KER-sesio en Kuritibo dum la Brazila Kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.