Novaĵoj

Placo en la itala urbo Massa honore al la gefratoj Dazzini

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-04 10:12:55

La 31an de majo en la itala urbo Massa okazis stratinaŭgura festo honore al konataj esperantistaj gefratoj Cattina kaj Mario Dazzini. Ekde nun placeto en la urbocentro de Massa portas ilian nomon kaj pruvas la agnoskon pri ilia agado por Esperanto flanke de la aŭtoritatoj. 

Inter esperantistaj instruistoj precipe Cattina estis konata, ŝi ne nur instruis Esperanton en lernejo de Massa, sed inter aliaj agadoj ankaŭ estris la lokan asocion, estis fakdelegito, prizorgis la pli ol 6000-pecan librokolekton, fonditan de ŝia frato kaj transdonitan al la Ŝtata Arkivo, kreis rilaton kun la politikaj  estroj de San Marino kaj kontribuis en la fondo de Akademio de Sciencoj en San Marino. Pli detalan biografion vi povas legi en la prezento ĉe la Panteono. 

Esperantistoj ekde la jaro 2000 trifoje turnis sin al la aŭtoritatoj kun la peto nomi straton aŭ placon honore al la gefratoj. La tria peticio portis sukceson kaj sekve la 31an de majo 2018 kelkdeko da italaj esperantistoj kune kun reprezentantoj de la loka lernejo Vallegra kaj aŭtoritatoj povis ĉeesti la feston. 

Fontoj: artikolo de loka gazeto en Massa kaj Carrera, fotoj: Dario Lucà en FB. 

 

 

KER-sesio en Kuritibo dum la Brazila Kongreso Al la listo Du virinoj venkis en la maja RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.