Novaĵoj

Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-01-15 11:30:43

2017 estis laŭkalendare la deka ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2012 sukcesintojn.

En la 10a kalendarjaro de la KER-ekzamenoj okazis entute 5 memstaraj ekzamensesioj en kvar landoj. Ni organizis la 6an tutmondan ekzamensesion en du partoj (la 10an kaj la 17an de junio) en 18 urboj de 14 landoj. En tiuj urboj ekzameniĝis entute 117 personoj kaj sukcesis 99.
Poste ni havis apartan sesion dum la hispana landa kongreso en Teruel. Komence de julio okazis paralelaj sesioj en la usona urbo Raleigh, dum la landa kongreso kaj en Herzberg, Germanio. En julio ni okazigis plian sesion, same en Raleigh, dum la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj la lasta sesio estis dum UK en Seulo.
Al la ekzamenoj dum la jaro aliĝis entute 197 personoj, aperis en la ekzamenlokoj 181 kandidatoj (92 %) el kiuj sukcesis 161 personoj (89 %). La nombro de la fiaskintoj estis 20 (11 %).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La plej sukcesa lando ĉi-jare estis Usono, kie ekzameniĝis kaj sukcesis entute 24 personoj. La sekva plej diligenta lando estis Francio, kie entute en 3 urboj estis sesio, kaj aldone francoj ekzameniĝis ankaŭ en Svislando kaj Koreio, entute 18 personoj. Estas interese mencii ke kun la ĉi-jaraj ekzamenoj Francio entute nun atingis 504 diplomitojn.

Pro administraj kialoj kaj personaj ŝanĝoj en la budapeŝta ekzamencentro oni havis problemojn pri la produktado kaj dissendado de la atestiloj, tial la kandidatoj de Herzberg kaj Seulo tre malfrue, nur en januaro 2018 ricevos siajn dokumentojn.
La instituto en leteroj pardonpetis de la ekzameniĝintoj. 

Ankaŭ en 2018 okazos KER-ekzamenoj.
La dato de la Tutmonda Ekzamentago estas la 16a de junio.
Estas jam aprobitaj ankaŭ aliaj lokoj kaj datoj. Konsultu la paĝon de la sesioj. 
Se vi volas organizi sesion, vizitu tiun ĉi paĝon kaj plenigu la pet-formularon.
En 2018 ni ŝatus havi 200 sukcesintojn! 

 

 

 

 

 

 

 

Klaku al la tabeloj por iri al la statistika paĝo. 


 


Varma vintra sesio en Poznano Al la listo Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.