Novaĵoj

Forpasis Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-31 08:51:45

 

 

Ni informas vin ke en sia 93a jaraĝo, la 30an de aŭgusto 2017 forpasis Marjorie Boulton,

unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, akademiano, honora membro de UEA.

Vi povas legi pri ŝi kaj lasi komenton en la PANTEONO.

Miloj da esperantistoj legis ŝiajn verkojn, lernis la lingvon pere de ili.

Ni sugestas, ke memore al sinjorino Boulton en la sekvaj tagoj ni prenu unu el ŝiaj libroj, legu parton el ĝi 

kaj tiel pasigu tempon kun nia granda verkistino kaj pedagogo. 

Viaj komentoj, pensoj kaj rememoraĵoj bonvenas en la PANTEONO.

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu! Al la listo La studontoj en Poznan bezonas nian helpon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.