Novaĵoj

Pasis la unua turno de la Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-17 09:38:39

La 16an de aprilo okazis la unuaj ekzamenoj de la 5a Tutmonda ekzamensesio.  En Greziljono, Francio kaj en Moskvo, Rusio havis la eblon trapasi ekzamenojn 14 kaj 10 kandidatoj. Ambaŭ urboj estas fakte la ĉampionoj de la ekzamenlokoj, ĉar ili estas tiuj, kie ĝis nun okazis plej multe da sesioj. Ĉi-jare jam la 6a okazo en ambaŭ lokoj, kaj pro tiu diligenta engaĝiĝo meritas laŭdon la lokaj organizantoj, Jannick Huet, Kristof Chazarein kaj François Lo Jacomo en Francio, kaj Svetlana Smetanina, Irina Gonĉarova kaj Nikolao Gudskov, akademiano en Rusio. En...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-01 10:32:57

En la marta RISKO-ludo gajnis balenido , Anastasija Otsterĉil el Moldavujo . Gratulojn al ŝi. Sian premion ŝi pludonas al alia ludanto, sed ni ankoraŭ ne sukcesis kontroli ĉu hipopotamo akceptas tion aŭ ni devas pluiri en la vico de nepremiitoj.  En marto ludis nur 118 personoj, sed estas ĝojige ke ni ekhavis 5 novajn ludantojn. Pro la milludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos tri ludantoj: dobri  -  Karel Votoček...

Legi pli...

Nova retejo de la itala KIREK-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-29 13:56:04

                          Ni gratulas la italojn, kiuj lanĉis sian novan hejmpaĝon de la reta kursaro KIREK .  KIREK devenas de la akronimo Komputil-Reta Esperanto-Kurso aŭ pli simple Kurso pri Esperanto...

Legi pli...

Forpasis Michel Duc Goninaz

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-26 21:35:26

  Nun venis la malfeliĉiga mesaĝo pri la hodiaŭa forpaso de nia kolego, Profesoro  Michel Duc Goninaz.  Nia movado, la tuta Esperantujo havas grandan perdon.  Por nia Panteono li tiel, tre modeste prezentis sin:  "Michel Duc Goninaz naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato...

Legi pli...

Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-23 13:13:16

Por la jaro 2016 estas aprobitaj jam 5 grandaj ekzameneventoj kun entute 18 ekzamenurboj, kaj estas planataj du pliaj sesioj.  La unua ekzamensesio okazos la 16an de aprilo en du landoj kaj urboj: Greziljono en Francio kaj Moskvo en Rusio. La aliĝeblo por Moskvo jam finiĝis, por Greziljono eblas aliĝi ĝis la 31a de marto.  La dua granda evento estos la 5a Tutmonda Ekzamentago, al kiu aliĝis jam 16 urboj el 11 landoj:  ...

Legi pli...

1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.