Novaĵoj

Edukado.net fariĝos 15-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-22 00:31:51

Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara. 

La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron.

En nia Filmejo vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj.

Vian membrecon bonvolu konfirmi per ensaluto.

Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj instruantoj kun aŭ sen siaj lernantoj, esprimos siajn pensojn pri la paĝaro, rakontos kiel ili uzas ĝin kaj kion signifas por ili nia laboro. 

El la ricevitaj poŝtkartoj ni kreos ekspozicimaterialojn, eventualajn salutfilmetojn ni volonte publikigos.

Poŝtadreson kaj atingeblojn vi trovas en la subtenpaĝo kaj vi povas uzi ankaŭ nian Gastlibron

Kun antaŭĝojo kunfestadi, salutas vin, Katalin Kovats, redaktoro 

Novaj ebloj por magistraj studoj en Poznano Al la listo Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.