Novaĵoj

Komuna legado okaze de la Tago de Libro

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-02 15:19:35


Inspirite de pollanda kutimo, laŭ kiu en iu konkreta tago oni legas landskale la saman libron, ILEI lanĉis kampanjon okazigi mondskale komunan legadon de elektita verko. 

La elektita tago estas la 15-a de decembro, la Tago de la Libro. 
Pro praktikaj kialoj oni elektis ne kompletan libron, sed poemon. 

En 2016 la elektita verko estas poemo de Tibor SEKELJ. Tibor SEKELJ estis hungardevena poligloto, esploristo kaj verkisto. Legu plu en Vikipedio. La poemo titoliĝas “Je kies nomo?” kaj ĝi rilatas al la nuna monda situacio militoplena. Viaj demandoj, komentoj kaj rimarkoj pri tiu teksto povos veni en nia ĉi-tema Facebook-paĝo.

La poemon vi povas elŝuti ĉi tie kaj printinte ĝin disvastigi en via grupo, klaso por komuna legado dum la Tago 15-a de decembro
Ni deziras al vi riĉan pripenson kaj helpan paŝon en la kompreno de nia mondo.

Laŭ la komunikaĵoj de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI

Lecionoj, lecionoj, lecionoj,... Al la listo Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.