Novaĵoj

Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-28 18:22:08

Finiĝis la 83a Itala Kongreso, kie Katalin Kovats, nia redaktoro, gvidis metodikan seminarion.
La evento okazis en Frascati, tipa urbeto, tre proksima al la ĉefurbo Romo.
Kunvenis 227 partoprenantoj el 30 landoj kaj 4 kontinentoj, multaj el ili jam plurfoje revenantaj kongresanoj. Ankaŭ Katalin la 6an fojon ĉeestis kaj instruis dum itala kongreso.

Ĉi-jare la temo de la aranĝo estis Instruado de lingvo en eŭropaj lernejoj kaj okazis lingvopolitika kolokvo kun la temo Esperanto kaj la minoritataj lingvoj, kun la partopreno de ne-esperantistaj kaj esperantistaj fakuloj kiel Humphrey Tonkin, Renato Corsetti kaj David Astori. Paralele kun multaj prelegoj, atelieroj, libroprezentoj, koncertoj, teatraj prezentoj kaj ekskursoj okazis lingvokursoj je tri niveloj: Anna Lowenstein (GB) gvidis la bazan kurson, Peter Weide (DK) la konversaciigan kaj Nina Pietuchovska (PL) la perfektigan kurson.  
En la seminario A, kiun estris Kristin Tytgat (BE), oni pridiskutis la ĉeftemon de la kongreso: Instruado de lingvo en eŭropaj lernejoj.
La seminario B ligiĝis al la ĉeftemo, sed kun konkretaj metodikaj elementoj. Tiun programeron prizorgis Katalin Kováts (NL). La partoprenantoj ekkonis lernilojn, tradiciajn kaj novajn, kiujn oni uzu kun sukceso en la instruado de Esperanto. Enkonduke Katalin informis pri la KER-memtaksilo kaj taksado de lingvoniveloj, konigis la ŝtupojn kaj konsiston de la KER-ekzamenoj - por kiuj estis anoncita sesio por Frascati, sed kiu tamen ne okazis pro administraj kialoj.
Grandan parton de la seminario okupis konkreta analizo de lernolibroj, el kiuj plurdekoj staris je disponeblo ankaŭ por trafoliumado kaj legado. Katalin konsilis al pluraj niveloj kaj celgrupoj la nuntempe plej bonajn kaj taŭgajn lernilojn.
En la kongresa libroservo multaj el la lerniloj ankaŭ aĉeteblis.
Alia grava temo estis la prezento de edukado.net kaj ĝia praktika uzo. La partoprenantoj, inter aliaj, ekkonis la Katalogon, la sekcion de Instrumaterialoj, ricevis fortan instigon registri siajn kursojn en la Kursejo, ludis Riskon. La prezenton sekvis ankaŭ praktikaj ekzercoj ĉekomputile, aliĝo, serĉado de lerniloj, ekzercoj, registrado de kursoj, trovo de kolegoj, kontaktiĝo, retbabilado.
El la plej modernaj Esperanto-lerniloj ni traktis la novan paĝaron lernu.net, analizis la sukceson de Duolingo kaj provis kelkajn ĝiajn ekzercojn. Ni parolis pri uTalk kaj el inter la korespondaj kursoj pri tiu de la Itala Federacio: KIREK.
La partoprenantoj ricevis informojn ankaŭ pri ebloj fariĝi Esperanto-instruistoj, ekzemple studi en Poznan aŭ sekvi la retan kurson RITE.
Katalin parolis ankaŭ pri la nova projekto de la reto, pri Ekparolu! (des pli ĉar pluraj onkloj ĉeestis la kongreson), kaj prezentis la trejnfilmojn kun amuzaj dialogoj, filmitajn dum la trejnado en Nitro.

La nombro de la partoprenantoj - pro la riĉa programo, ekskursoj, aliaj prelegoj kaj kursoj - ne estis ĉiam la sama. La kursanoj estis inter 15 kaj 25 el deko da landoj. La seminarioj daŭris en kvar tagoj inter la 8h30 ĝis la 12h30, tio signifas ke temis pri 16-hora  programo, plus unuhora publika resumprelego fine de la kongreso.

Katalin estas tre kontenta, ĉar en la seminaria grupo estis multaj, kiuj ne konis aŭ ne vere uzis ĝis nun la retejon, kaj tiel ricevis konkretan  helpon por sia instrulaboro aŭ memperfektigo. 

Dum tiu kongresa semajno okazis en la proksimeco de cento da kilometroj la naturkatastrofa serio de fortegaj tertremoj, sekve de kiuj forpasis preskaŭ 300 personoj, kolapsis pluraj urbetoj kaj la tero skuiĝis 1800 fojojn, el kiuj plurajn ankaŭ ni sentis en la kongreseja konstruaĵo. Alia malfeliĉiga novaĵo estis la neatendita forpaso de Detlev Blanke, kies morto ŝokis ĉiujn esperantistojn. La kongresanoj omaĝis al la forpasintoj. 

Fotoj de Katalin pri la kongreso videblas ĉi tie.

RISKO: nova gajninto el Francio Al la listo Forpasis Detlev Blanke

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.