Novaĵoj

Dum UK vizitu la KER-ekzamencentron en Hungario

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-13 20:10:33

La ekzamenkomisiono de UEA kune kun edukado.net organizas ekskurson al Budapeŝto (Hungario), kun la celo viziti ITK, la ORIGO ekzamencentron de la budapeŝta ELTE-universitato. ITK - kune kun UEA - okazigas jam de 8 jaroj la KER-ekzamenojn. Ni konsilas la programon al instruistoj, kursgvidantoj kaj kandidatoj de ekzamenoj. Kadre de la vizito oni estos gastigataj de la estroj de la instituto, kiuj mem prezentos la funkciadon kaj laboron de la ekzamencentro kaj donas trarigardon pri la situacio de ekzamenoj en Hungario, kun...

Legi pli...

Raporto el Poznan pri la 4a sesio

Kategorio: Movado; Dato: 2016-02-09 17:46:44

Raporto pri la 4a sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickievicz (UAM) Milda februara vetero akceptis la persistajn partoprenantojn de la 4-a interlingvistika sesio en la poznana universitato. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ĉi-jare d-ro Ulrich Lins, aŭtoro de ...

Legi pli...

Gajnintoj en la tombolo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-01 18:11:38

Hodiaŭ, la 1an de februaro finiĝis la monkolekta kampanjo de edukado.net, kadre de kiu ni lotumis nun tombol-donacojn al la subtenintoj. Kolektiĝis 4150,28 eŭroj kiujn ni zorge administris kaj bone elspezos en la jaro, klopodante sekvi la indikojn de la donacintoj. Per mono kontribuis preskaŭ 30 personoj. Ĉar post ĉiu 30-eŭra monsumo ni donis tombolbileton, el ili fine ni havis entute 139. Al tiuj ni aldonis aliajn 5 nomojn, de la jaraj subtenantoj, kiuj ne ĝuste en tiuj du monatoj sendis sian kontribuon.  ...

Legi pli...

Mejloŝtono en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-31 23:06:24

Venis tre grava tago por la RISKO-ludantoj.  Kiel oni jam el la forumaj diskutoj kaj disputoj povas scii, ekde la 1a de februaro ni adiaŭas kelkajn ludantojn de RISKO. La ĉefa kialo de tiu paŭzigo estas, ke pro la fakto, ke en la ludo estas nur ĉ. 1400 demandoj, multaj ludantoj jam de pluraj monatoj rericevas jam konatajn kaj antaŭe bone responditajn demandojn. Tiel ilia ŝanco je venko estas tute ne egala al la ŝancoj de tiuj, kiuj devas respondi neniam viditajn demandojn. Ni ne povas kaj ne planas enretigi plurmil demandojn, do,...

Legi pli...

La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-28 10:03:04

Stano Marček  eldonis jam pli ol 100 lernilojn kaj nun por la aĉetantoj li ofertas trionan rabaton kaj senpagan sendadon. La liston de la lerniloj vi povas vidi ĉe  http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610  

Legi pli...

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 173

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.