Novaĵoj
Forpasis Paul Gubbins
Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-06 20:08:43
Ĵus atingis nian redaktejon la malfeliĉiga novaĵo pri la neatendita forpaso de Paul Gubbins, ĵurnalisto, lingvoinstruisto, aŭtoro de pluraj lernmaterialoj, inter ili la populara libro Kunvojaĝu!, kaj la filmkurso Pasporto al la tuta mondo.
Paul kunlaboris ankaŭ kun nia retpaĝo, kontribuis per ekzercoj kaj recenzoj.
Ni invitas vin lasi viajn pensojn kaj memoraĵojn sub lia prezento en la Panteono, kien li eniris jam antaŭ 6 jaroj.
Paul, dankon pro ĉio, kion vi faris por la disvastigo de Esperanto.
Niaj lernantoj longege uzos ankoraŭ viajn materialojn.
Ripozu en paco.
← Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario | Al la listo | Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado → |