Novaĵoj

Riĉa septembra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-30 14:27:20

  Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones . La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.  Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra...

Legi pli...

Fine de nia skajpa lingvofestivalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-26 15:34:28

  Kun sukceso okazis la 26an kaj la 28an de septembro sep skajpaj prelegoj pri lingvoj, organizataj de Katalin Kováts, www.edukado.net. La lecionojn pri la itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj okcitana lingvoj partoprenis entute 35 diversaj personoj. Niaj prelegantoj, Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xuequin Shi (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Mireille Grosjean kaj Christophe Chazarein preparis kaj gvidis siajn programojn tre bone. Ni, la kursanoj, lernis pri ĉiu lingvo interesajn aferojn.  ...

Legi pli...

HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-22 17:46:23

Mi kun granda ĝojo komunikas la vi, ke ni sukcesis. La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (filio de la Konsilio de Eŭropo) akceptis plian dokumenton de ni, kaj ĵus sendis al mi la Esperanto-version de la ĉi-jara kampanjo-broŝuro, kies tekston antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al ili. Morgaŭ ĝi aperos inter la aliaj lingvoj, dekstre, sube, sur ilia ĉefpaĝo http://edl.ecml.at /. (Vi jam nun povas elŝuti ilin klakante al la du bildoj dekstre.)  Mi esperas, ke...

Legi pli...

Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-16 18:45:43

                  Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj edukado.net organizas skajpajn prelegojn la 26an de septembro, sabaton kaj la 28an, lundon. Danke al la konferenca programo de skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kune kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas ke la partoprenantoj havu skajpkonton, bonan retkonekton kaj...

Legi pli...

Per memtestado vi povas helpi en grava lingvopolitika agado

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-10 15:43:36

    Bone progresas nia agado ĉe la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj - instituto kunlaboranta rekte kun la Konsilio de Eŭropo. Ili organizas jam de 10 jaroj la Eŭropan Tagon de Lingvoj al kiu kampanjo ni ankaŭ ĉi-jare aliĝis. Danke al diversaj alvokoj de edukado.net jam pli ol 20 Esperanto-programoj estas listigitaj en la eventokalendaro, kiu nombro superas la 10 procentojn de la tuta listo. Ĉar ni ĉiuj enmetas la vorton ESPERANTO en la programtitolojn, ne eblas ne rimarki nian ĉeeston. ...

Legi pli...

1 ... 62 63 64 65 66 67 68 69 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.