Novaĵoj

NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-18 12:03:53

                  En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble, la plej priparolatan en la historio de la kursaro!   La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn...

Legi pli...

Baldaŭ ne plu eblos peti okazigon de tutmonda KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-17 11:11:12

Ni memorigas vin, ke proksimiĝas la limdato por anonci intereson pri okazigo de tutmonda aŭ loka ekzamensesio. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardi la subajn datojn kaj decidi al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn. La limdato estas la 28a de februaro. La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj . Post la ricevo...

Legi pli...

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-16 11:20:56

La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015. La registaro de la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel invitas ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun personon aŭ iun raporton al tiu konferenco. ILEI (la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj) estas la organizanto.   Historia enkonduko La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua okazis en Prago en 1927. La Konferenco de 2015 estos la tria. ...

Legi pli...

Sukceso de la unua reta RITE-konsultiĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-09 22:11:14

La 9an de februaro 2015 okazis la unua skajpa renkontiĝo de RITE-studentoj kaj du kursgvidantoj. La novan formon de renkontiĝoj Katalin Kovats elpensis kaj lanĉis por stimuli la kursanojn al pli aktiva studado kaj krei inter ili verajn vivajn ligojn. Dum la unua fojo la partoprenantoj testis la teknikajn eblojn de la kontaktiĝo, interkonatiĝis, esprimis siajn spertojn pri RITE , listigis la punktojn, kie ili preferus havi ŝanĝojn, kaj diris, ke tiaj, pli oftaj rendevuoj certe estos utilaj kaj stimulaj. La parolantoj rakontis siajn planojn pri la studoj, prognozis la tempon de siaj finaj ekzameniĝoj, kaj...

Legi pli...

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-08 23:05:47

Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partoprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn. La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de esperanta literaturo kaj la konata tradukisto kaj eldonisto...

Legi pli...

1 ... 71 72 73 74 75 76 77 78 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.