Novaĵoj

Ni subtenu denove la studentojn de Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-19 11:53:48

Fine de januaro okazos la dua semestro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan.  Kiel ni jam raportis kuniĝis 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio). Post la unua semajno en septembro la plimulto el ili tre diligente laboris, sendadis hejmtaskojn, solvis testojn tra la speciala paĝo de la studoj ĉe edukado.net. Fine de januaro atendas ilin la unuaj...

Legi pli...

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato! JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!    "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon. Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto...

Legi pli...

Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-12 13:40:33

Ni informas vin ke ĵus ni aperigis la KER-raporton pri la jaro 2014. En ĝi legeblas la plej gravaj eventoj de la jaro, statistikaĵoj pri la partopreno, ranglisto de la diversaj landoj, raporto pri la sukcesaj kaj nesukcesaj ekzamenoj. En la dokumento vi trovas ligojn al la listo de kandidatoj kun denova peto aprobi la aperigon de la datumoj en la fierlisto. Aliaj ligoj helpos vin atingi la plej gravajn partojn de la ekzamen-paĝoj. Jam videblas...

Legi pli...

Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07

Ĵus aperis la nova numero (14/4) de  Internacia Pedagogia Revuo la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ( ILEI ).  La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin.  Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene...

Legi pli...

Fine de la dua RISKO-jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50

Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO.  En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ  Nicole Else    venkis Valentin Melnikov   el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la...

Legi pli...

1 ... 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.